Programdetaloj

SkizoInteralie - pozitivaj novaĵoj, elsendo 27 - el 2017
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoMuzaiko
Aŭskultu
TekstoEksaj metroaj vagonoj kiel loĝejo por senhejmuloj;
Persona ventoelektrogenerilo por ĉiu hejmo;
Ŝipoj ekflosos subtere en Norvegio.

Saluton, karaj amikoj! Nun vi aŭskultas la 27-n elsendon de la programero Interalie. En la studio por vi laboras Kirill Noviĉenko.

Loĝigo de senhejmuloj estas defio, kiun socio penas solvi, kaj 81-jaraĝa arkitekto Arturo Kotton Mur proponis krean respondon. Li volas transformi ne plu uzatajn metroajn vagonojn en Vaŝingtono en bazajn loĝejojn por senhejmuloj. Ĉiu vagono povas enhavi du loĝejojn kun unu dormoĉambro ĉiu po 52 kvadrataj metroj.
Vagonoj de la Vaŝingtona metroo de la serio 4000 havas aĝon de pli ol 20 jaroj kaj evidentigas problemojn pri ilia daŭra uzado en transportado kaj oni forigas ilin de funkciado. Kiam Mur eksciis, ke administracio de lia urbo decidis detrui la vagonojn, li proponis pli bonan ideon. Li informis al Vaŝington Post, ke oni ne bezonas transportkapablon de tiuj ĉi vagonoj uzante ilin senmove. Ili estas fakte bonaj ejoj kiuj estas akvoprotektitaj kaj havas ĉarmajn fenestrojn.
Antaŭproduktitaj kuirejoj kaj lavejoj povas igi tiujn ĉi vagonojn loĝeblaj. Mur diris, ke surtegmentaj sunenergiaj paneloj povas energiumi la loĝejojn kaj sunvarmiĝantaj akvujoj liveros varman akvon. Laŭ vortoj de Mur, li planas kreadon de vagona vilaĝo, kiu povas situi sur vaka teritorio, kie povos loĝi proksimume 400 homoj en 86 vagonloĝejoj. Li projektis aron de tiaj ĉi dometoj kun infanludejoj, sociaj servoj, legumĝardenoj kaj hospitaleto. Eĉ ekzistas jam teritorio, kiu povas servi favore al celoj de la ideo: la stadiono de Robert F. Kennedi, la areo, kiun kelkaj homoj volas rearanĝi post kiam kelkaj sportaj teamoj forlasis la stadionon.
Estos tamen diversaj problemoj solvendaj, kiel, ekzemple, asbesto, uzita en konstruado de tiuj ĉi vagonoj. Sed malgraŭ tio unu el decidfarantoj de la transporta administracio Den Stessel komunikis al Vaŝington Post, ke la ideo povas esti konsiderata. Li diris la sekvan: "Same kiel ni proponas ne plu uzatajn vagonojn laŭ peto de urĝaj servoj en regionoj por okazigo de trejnadoj, metroa administracio konsideros ajnajn valorajn proponojn pri alimaniera uzado de vagonoj, kondiĉe ke tio ne kaŭzos elspezojn por metroo kaj konvenos al leĝoj, normoj ktp."
------------------------
Surtegmentaj sunenergiaj paneloj kutime estas bona teknologio por energiumi hejmojn per renovigebla energio. Sed du fratoj el Barato nun laboras pri pliatingebligo de uzado de ventoenergio ankaŭ. Kadre de ilia entrepreno, nomiĝanta Avant Garde Innovations, ili ellaboris ventoturbinon por loĝejoj, kiu espereble kostos 50000 rupiojn aŭ proksimume 750 dolarojn.
Arun kaj Anup Ĝorĝ ellaboris ventoturbinon, kiu havas dimension de plafonventolilo. Laŭ informo de The Times of India, la turbino povas produkti proksimume de unu ĝis tri kilovat-horojn de energio ĉiutage, kio iliavorte sufiĉas por energiumi unu hejmon.
Finigi energimankon estas unu el ĉefaj celoj de la fratoj. Ili skribas en ilia retejo, ke proksimume unu miliardo da homoj en la mondo suferas pro energimanko. En video tie Arun diras: "Ajnakaze, produktante energion dum la tuta periodo de funkciado de la turbino, kiu estas proksimume 20 jaroj, ĝi donos senpagan elektroenergion".
La turbino de la fratoj jam ricevis internacian rekonon. Ili estas listitaj kiel unu el 20 la plej bonaj ennovaĵoj de Barato kadre de la programo Cleantech Innovation, organizita kune kun la Organizo de industria disvolvado ĉe Unuiĝintaj Nacioj, Cleantech Open USA, Tutmonda Naturmedia Organizaĵo kaj registaro de Barato. La Unuiĝintaj Nacioj ankaŭ inkluzivis Avant Garde Innovations en ilian direktorion pri investado de 1 miliardon de dolaroj en naturamikajn teknologiojn.
Pasintjare Avant Garde Innovations estis la sola Barata kompanio, kiu estis invitita al la 7-a registara kunveno pri pura energio en la Silikona Valo kaj estis tie honorita kiel unu el 100 la plej gravaj komercaj ideoj dum la Internacia Festivalo en Kazaĥio.
Nun preskaŭ venis la tempo por proponi la ventoturbinon al vasta publiko. La fratoj celas lanĉi ilian produkton en la dua kvarono de la nuna 2017-a jaro. Vi povas trovi pli da informo en ilia retejo. Ĝia adreso troveblas en la grupo de Interalie Fejsbuke aŭ en la teksto de la elsendo ĉe la retejo de radio Muzaiko.
http://www.avantgardeinnovations.com/
------------------------
Ŝipoj povos baldaŭ flosi trans la unua granda ŝiptunelo en Norvegio. La Stad Ŝiptonelo, planata de la Norvegia Marborda Administracio, povos pasigi ŝipojn pli sendanĝere al la Stadhaveta maro, konata danĝera loko. La tunelo povos priservi de 70 ĝis 120 ŝipojn ĉiutage.
La Stadhaveta maro estas konata pro ĝiaj malicaj kondiĉoj; laŭ informo de historiistoj eĉ vikingoj preferis treni siajn ŝipojn surborde anstataŭ flosi tra ĉi-maro. Ideoj pri la ŝiptunelo estis pridiskutataj ankoraŭ ekde 1870-aj jaroj. Sed nun ŝajnas, ke la projekto vere povas realiĝi. La parlamento de Norvegio decidis elspezi miliardon da norvegaj kronoj, aŭ proksimume 118 milionojn da dolaroj por la projekto en la Nacia Transporta Plano por la jaroj 2014-2023. La Norvegia Marborda Administracio prezentis bildojn de la arkitekta firmao Snohetta. La retejo VisitNorvay.com informas, ke la firmao kunmetis ilin en sistemon por krei fotoprojekton, kiu helpos al la administrantoj fari necesajn decidojn.
Ŝipoj povos eniri la tunelon norde en setlejo Selje kaj sude de Moldefjord. Nuna propono pri la tunelo ankaŭ premisas konstruadon de ponto apud la suda pordego kaj promenantoj povos vidi preterflosantajn ŝipojn. Ĉe la norda pordego estos rektaj horizontalaj balustradoj.
La administranto de la projekto, Terje Andreassen el la Norvegia Marborda Administracio diris al la eldono NRK pasintjare, ke "en tiaj ĉi specifaj pejzaĝoj la tunelo devas esti pli ol simple kutima interveno en naturon". Ni multe laboras por fari ĝin laŭeble estetike alloga... Lanĉo de konstruado estas planata en la jaro 2019.
Ĝi ne estos malmultekosta. Oni pritaksas, ke la tunelo kostos proksimume 2.3 miliardojn da norvegiaj kronoj aŭ proksimume 272 milionojn da dolaroj. Laŭ informo de la Norvegia Marborda Administracio "Se la projekto sukcesos, la ŝiptunelo estos la unua plenscala tunelo en la mondo, kiu havos tiom grandajn dimensiojn".

Oni eble povas kunmeti ideojn pri vagonoj kaj ventoturbinoj kaj provizi samtempe kaj loĝejon kaj senpagan elektroenergion al bezonantaj homoj. Espereble tio utilos reale. Kaj ni estu pozitivaj kaj esperantaj atendante la sekvan elsendon de Interalie ĉe radio Muziko.