Programdetaloj

SkizoInteralie - pozitivaj novaĵoj, elsendo 28 - el 2017
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoMuzaiko
Aŭskultu
TekstoArtefarita suno estas kreita en Germanio;
Perspektivoj de elektra komerca aviado;
Fermitaj minejoj kiel rezervilo de energio.

Saluton, karaj amikoj! Nun vi aŭskultas la 28-n elsendon de la programero Interalie. En la studio por vi laboras Kirill Noviĉenko.

Germanaj sciencistoj kreis la plej grandan artefaritan sunon en la mondo - la fonton de forta lumo, per kiu oni planas produkti naturamikan fuelon. Pri tio ĉi komunikas The Guardian.
Eksperimento kun "lumĵetiloj" estas okazigata en la Germana aerkosma centro 50 kilometrojn for de Kolonjo. Tie sciencistoj situigis instalaĵon, konsistantan el 149 lumĵetiloj, kiu kapablas generi lumon, kies intenseco estas dekoble pli granda, ol natura lumigado. Se oni direktigos ĉiujn lampojn sampunkten, temperaturo tie atingos 3500 gradojn de Celsio.
"Se vi enirus la ĉambron kun ŝaltita instalaĵo, vi estus forbruligita" - komentas unu el direktoroj de la centro Bernar Hoffŝmidt.
La ĉefa celo de la eksperimento estas ellaborado de optimuma maniero por generado de grandaj kvantoj de sunenergio, sufiĉaj por produktado de hidrogena fuelo. Per la lampoj sciencistoj volas produkti hidrogenon el akvovaporo, kiu poste povas esti uzata kiel fuelo por aviadiloj kaj aŭtoj.
Laŭ klarigoj de aŭtoroj de la projekto ĉi-momente la homaro serĉas alternativajn fueltipojn, kiuj ne emisios karbondioksidon kaj ne malpurigos aeron. Hidrogeno estas unu el eblaj variantoj de tia ĉi fuelo. Tamen por provizi per ĝi la tutan homaron, necesas prilabori miliardojn da tunoj de akvo, kio postulos grandajn kvantojn de energio. Por akirado de tia ĉi energio estontece oni aplikos "artefaritajn sunojn", kiel supozas sciencistoj.
Tia ĉi instalaĵo dum kvaronhoro konsumas la saman kvanton de energio, kiun konsumas kvar homoj dumjare. Tamen surbaze de ĝi la germanaj esploristoj esperas krei skemon, kiu ebligos uzadon de sunlumo por produktado de hidrogeno.
-----------------
Komercaj flugoj kun elektraj movigiloj nuntempe ne eblas pro la fakto, ke kapableco de elektraj akumuliloj ne kompensas sian pezon. Des ne malpli, pro konstanta perfektado de akumuliloj, multaj kompanioj laboras pri projektoj de elektraj aviadiloj. Ekzemple, la ellaborita de la kompanio Airbus elektra aviadilo E-Fan la unua inter la similaj maŝinoj sukcesis trapasi la markolon La-Manŝ en julio 2015.
La 22-n de marto 2017 la kompanio Wright Electric prezentis projekton de 150-sidloka mallongdistanca aviadilo, kiu povas trapasi ĝis 800 kilometrojn. Ĝi estas analogaĵo de "Boeing-737" kaj estis ellaborata kune kun la Britia malgrandpreza flugkompanio EasyJet.
Konsiderante, ke regiona transportado prenas 30% de la pasaĝertransporta merkato, kaj Boeing kun Airbus ĉiujare vendas ĝis unu mil mallongdistancajn aviadilojn averaĝe kontraŭ 90 milionoj da dolaroj, la merkato ŝajnas esti grandega. Eĉ se dekomenca prezo de la elektra aviadilo estos pli granda, ĝia aĉeto rekompensiĝos pro malpligrandigo de fuelaj elspezoj.
Por ellaborado de elektraj movigiloj la kompanio Wright Electric invitis inĝenierojn el la programo de NASA pri disvolvado de elektra aviado. La kompanio ne planas produkti siajn proprajn akumulilojn. Anstataŭe, energifontoj tuj post kiam la taŭgaj aperos en la merkato, estos aĉetataj ĉe flankaj liverantoj.
La ĉefulo de Tesla Ilon Mask, kiu ankaŭ interesiĝas pri la ideo de elektra aviado, opinias, ke por amasa produktado de elektraj aviadiloj oni bezonas krei akumulilon kun energidenseco je 400 Vathorojn pro kilogramo. Interalie, la produktataj hodiaŭ aŭtoj de Tesla havas akumulilojn kun energidenseco je 250 Vathorojn pro kilogramo.
Tia ĉi parametro konstante kreskas, tamen oni ne scias, kiam ĝi atingos la bezonatan nivelon. Ankaŭ oni ne scias, kiam Wright Electric povos ekflugigi sian tute elektran aviadilon. Aldone, kiel alternativa varianto, la kompanio ne rifuzas hibridajn teknologiojn.
Ni rememorigu, ke por la komenco de la jaro 2018 estas planita apero de la elektra aviadilo "Maxwell" X-57, kies kreadon plenumas fakuloj de NASA. La aparato havos 14 movigilojn kaj tiamaniere inĝenieroj esperas kvinoble malpligrandigi energikonsumon, necesan por atingo de rapideco je 280 km/h.
--------------
Ju pli da elektroenergio oni produktas de vento kaj suno, des pli grandan signifon ekhavas ebloj por konservado de havata produktita energio. Nova ideo ĉi-kampe estas prezentita en Rura provinco de Germanio. Malnovaj minejoj povas esti transformigitaj en akvoakumulantajn elektrocentralojn, kiuj prenas troan kvanton de elektroenergio kaj bezonkaze denove fordonas ĝin al konsumantoj.
Akirado de karbono en Germanio proksimiĝas al sia fino: en la jaro 2018 en la federala provinco Norda Rein-Vestfalio la lasta minejo devos esti fermita. Serĉante manieron por daŭra uzado de tiaj ĉi konstruaĵoj, la profesoro pri geologio Ulrih Ŝraiber el la universitato Dujsburg-Essen ellaboris koncepton de subtera akvoakumulanta energistacio. Laŭ la ideo, kavernoj, situantaj profunde subtere eblas uzi kiel rezervujoj, akvo de kiuj estos pumpata en surteran akvujon uzante superfluan elektroenergion. Kiam aperas bezono je aldona energio, oni faligas la akvon suben per tuboj, en kiuj estas instalitaj turbinoj.
Ĉi-koncepto havas multajn avantaĝojn. Tiumaniere, malsame de tradiciaj akvoakumulantaj elektrocentraloj, kiuj estas situitaj en mezaltaj kaj altaj montoj, ĉi tie oni ne plu bezonos interveni naturon. Danke al granda altecdiferenco (de 1000 kaj pli da metroj) eblas akumuli relative multe da energio; ĝi sufiĉus por ke dum kelkaj horoj plene provizi grandan urbon per elektroenergio. Kaj pro la fakto, ke je la profundo de 1000 metroj temperaturo estas ĉirkaŭ 40-45 gradoj de Celsio, eblas pripensi uzadon de varmigita akvo por hejtado.
Tamen, oni bezonas klarigi kelkajn teknikajn kaj jurajn aferojn antaŭ la projekto de subtera rezervujo povos realiĝi. La provinco Norda Rein-Vestfalio taskis grupon de fakuloj esplori teknikekonomian bazon de la projekto – supozeble surbaze de la minejo Prosper-Haniel apud Botropo. Partoprenantoj de la projekto estas Universitato Dujsburg-Essen, La Rura Universitato en Bohumo kaj ercakiranta kompanio RAG. Ĉi-tio iĝus siaspeca starigo de pontoj inter du epokoj. Sur loko, kie dum jardekoj oni akiradis karbonon, eblos krei rezervosistemon por uzado de diverstipa renovigebla energio.

Malantaŭ fenestro de nia studio neĝas kaj estus eble interese havi artefaritan sunon ĉi tie por ke ĉiuj povu senti proksimiĝon de varma sezono finfine. Ni daŭre atendas viajn novaĵojn kaj proponojn al la adreso interalie@muzaiko.info kaj ĝis la sekva elsendo de Interalie ĉe radio Muzaiko!