Programdetaloj

SkizoInteralie - pozitivaj novaĵoj, elsendo 29 - el 2017
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoMuzaiko
Aŭskultu
TekstoMemriparantaj ekranoj de saĝtelefonoj;
Artefarita sango donos pliajn ŝancojn por survivi;
Surakva kvazaŭfluganta taksio aperos en Parizo.

Saluton, karaj amikoj! Nun vi aŭskultas la 29-n elsendon de la programero Interalie. En la studio por vi laboras Kirill Noviĉenko.

Grupo de kemiistoj el la Kalifornia Universitato en Riversaido kreis memriparantan materialon, kiu kapablas kondukti elektron. Danke al tio estontece ĝi povos esti uzata kiel ekrano por saĝtelefonoj.
Laŭ vortoj de la ĉefa aŭtoro de la esploro Ĉao Van, la materialo bone sinprezentis dumtestade rilate al festeco kontraŭ tranĉoj kaj kromaj damaĝoj. Post kiam oni disbreĉis la materialon je du partoj, sufiĉis malpli ol unu diurno por plena ĝia restariĝo. Krome fakuloj sukcesis disteni ĝin kvindekoble de komenca dimensio.
Kiel bazo de tiu ĉi materialo servas nekovalenta ligo de atomoj pli konata kiel jon-dipolusa interagado. Ĝuste danke al tio kaze de damaĝo aŭ breĉo de la materialo jonoj kaj molekuloj gravitas unu al la alia, plene restarigante surfacon. Van rimarkis, ke kelkaj homoj opinias, ke memriparantaj materialoj eblos uzi praktike nur forestontece. Sed li ege certas, ke dum tri jaroj la materialoj jam aperos en la merkato uzataj en ekranoj de saĝtelefonoj. Tio ĉi ŝanĝos ĉiutagan vivon de ĉiu homo. Ja tiukaze nenio plu minacos al saĝtelefono - eĉ kaze de severa damaĝo la materialo kapablos plene restariĝi. Krome, laŭ konvinko de aŭtoroj de la esploro, la nova materialo eblos uzi en biosensiloj kaj konstruado de robotoj. Pri prezo de tiu ĉi teknologio ankoraŭ malfacilas diri ion ekzaktan.
Al tiu ĉi projekto la sciencistojn inspiris persono de la filmo "Gulo", kiu havis kapablon restariĝi.
-------------
Ĉiama kaj seninterrompa provizado per sango estas necesa, kiam temas pri koncerna malfacila kuracado, precipe kaze de kirurgio. Kaj nun ŝajnas, ke fakuloj sukcesis atingi finigon de tiu ĉi krizo. Sciencistoj ellaboris senmortajn praĉelojn, danke al kiuj eblas krei senfinan rezervon de sango ajnatempe. Tiu ĉi tipo de praĉeloj povas esti oportuna, kiam temas pri produktado de nelimigita kvanto de sangaj eritrocitoj.
Certe la artefaritaj ĉeloj ankoraŭ devas pasi klinikajn testadojn, sed kaze ke ili estos sukcesaj, tio estos vera revolucio en medicina scienco. Kuracistoj opinias, ke ili povos esti uzataj por plenigo de rezervoj de raraj sangogrupoj. Kuracato jam ne plu bezonos memstare batali por survivo kiam oni malsukcesos trovi taŭgan sangodonanton, ja tiam helpos artefarita sango, produktita uzante praĉelojn.
Laŭ vortoj de kuracistoj, se ili havos kaj artefaritan kaj naturan sangon, ili preferos la duan por savi homon. Pro tio sangodonado daŭre ekzistos malgraŭ ĉiuj ellaboraĵoj de fakuloj.
Sciencistoj rimarkis, ke uzado de praĉeloj estos bezonata kiam temos pri sangomalsanoj. Ekzemple, nur en Britio ĝi taŭgos por unu miliono kaj duono da homoj.
Ankoraŭ unu avantaĝo de artefaritaj sangoĉeloj povas esti ankaŭ minimuma risko de infektiĝo. Tio sendube estos grandega avantaĝo por kuracatoj. Krome de tio kosto de konservado de tiaj ĉi ĉeloj estas malpli granda, ol tiu de kutimaj sangoĉeloj.
-------------
Baldaŭ loĝantoj de Parizo ekhavos eblon veturi sur rivero ene de kvazaŭflugantaj riveraj taksioj, kiuj nomiĝas SeaBubbles. La samnoma kompanio planas ĉi-somere lanĉi novan servon de naturamika transporto sur la rivero Sejno, kiu fluadas en Parizo. Anstataŭ movi trans troplenigitaj stratoj per aŭtoj aŭ busoj, kvar pasaĝeroj povos preni taksion SeaBubbles, pagante sufiĉe modestan monsumon, kiu ne superos prezon de fama servo Uber.
Naturamika esenco de tiu ĉi transporto estas sekvo de uzado de elektra movigilo, kiu prenas energion el akumuliloj. Granda efikeco de movado sur akvo atingeblas pro uzado de subakvaj flosflugiloj, kio estigas senton de malalta flugo super akvosurfaco. La flosflugiloj estas aranĝitaj en la maniero, kiu ebligas ne estigi grandajn ondojn eĉ kaze de maksimume rapida flosado.
La transportilo SeaBubbles, konstruita de Alen Tebo kaj Anders Bringdel praktike ne kreas bruon, ĝi povas flosi de 80 ĝis 100 kilometrojn post plena ŝarĝado de akumuliloj, movante kun maksimuma rapideco je 35 kilometrojn pro unu horo.
Voki la taksion SeaBubbles aŭ trovi liberan lokon en movanta samdirekten taksio eblos per speciala aplikaĵo por saĝtelefonoj aŭ tabulkomputiloj. Eniri la taksion homoj povos en specialaj albordiĝejoj riverborde. Ĉiu taksio kapablos transporti ĝis 4 pasaĝerojn kaj unu kondukiston.
La programo de la nova transporta servo de rivertaksio estas okazigata kun subteno de Pariza administracio. La urboestro de Parizo Enn Idalgo diras: "Mi vere kredas je estonteco de rivertransporto. Plejmulto de la plej grandaj urboj en la mondo estas situitaj sur bordoj de riveroj. Tio donas al ni avantaĝojn, kiujn ni devas uzi por malpligrandigi malpurigon de urba medio per aŭtoj kaj alitipaj transportiloj".

Nia grupo en Fejsbuko kreskas kaj antaŭ ne longe en ĝi aperis la 100-a membro. Tio estas Kristian Piton el Francio. Ni gratulas la jubilean membron de nia grupo kaj esperas je daŭra kresko. Do, ĝis la sekva elsendo de Interalie ĉe radio Muzaiko!