Programdetaloj

SkizoInteralie - pozitivaj novaĵoj, elsendo 30 - el 2017
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoMuzaiko
Aŭskultu
TekstoJapanoj planas boradi la teron ĝismantele;
Portebla akvoakirilo savos vin en dezerto;
Nova etapo de evoluo de cerbokuracado.

Saluton, karaj amikoj! Nun vi aŭskultas la 30-n elsendon de la programero Interalie. En la studio por vi laboras Kirill Noviĉenko.

Fakuloj de la organizo JAMSTEC - la japana agentejo pri scienco kaj teknologio pri esplorado de submara terprofundo, anoncis sian planon atingi forajn profundojn de la tero ĝis mantelo. Realigi ĉi-projekton oni planas uzante modernajn teknologiojn de borado.
La ideo de japanaj esploristoj ne novas: dum la dua duono de la pasinta jarcento okazis kelkaj provoj atingi mantelon, sed ili ĉiuj fiaskis. La plej sukcesa provo estis projekto de la Unuiĝinta geografia komunumo de profunda borado, kadre de kiu sciencistoj traboradis puton, kies profundeco estis nur 700 metrojn.
Por plenumi siajn planojn kunlaborantoj de JAMSTEC uzos la specialan borŝipon Ĉikju, sur kiu oni anticipe konstruos borinstalaĵon. Kompare al instalaĵoj, kiujn oni uzis por borado de la menciita 700-metra ŝakto, ĝi kapablas bori trioble pli profunde.
La projekton mem oni realigos en tri etapoj: surbaze de datenoj pri dikeco de terkrusto, kiu estas de 5 ĝis 10 kilometroj, japanoj planas komence krei 4-kilometran puton ekzakte en oceanfundo. La dua etapo estas enprofundiĝo je 6 kilometroj, kaj tiam fakuloj povos preni necesajn specimenojn de planedmantelo.
En septembro 2017 la organizo JAMSTEC okazigos provadon de sia borinstalaĵo apud bordo de Havajo. Por la jaro 2017 la sistemo ankoraŭ estas fore de sia preteco kaj la septembraj provadoj estos nur la unuaj el multaj postaj. Sciencistoj ankoraŭ ne povas diri, kiam konstruado kaj finprilaboro de boradinstalaĵo estos plenumitaj, sed limdato por komenco de borado estas 2030 jaro. Sume por pretigo ili havas ne pli ol 13 jarojn.
Specimenoj de mantelo estas bezonataj por japanaj sciencistoj por pli detala esploro kaj uzado de ricevotaj datenoj por pliprecizigo de prognozoj de ajna sisma aktiveco. Krome de tio ili volas pli bone esplori fruan geologian historion de la planedo kaj ekscii, kiom profunde povas ekzisti vivo en la tero.
--------------
En la 16a elsendo Interalie rakontis pri disponaĵo kapabla sen konsumo de elektro akiri akvon el aero. Tiam temis pri nemovebla instalaĵo por provizo de homoj, loĝantaj en sekaj regionoj, per akvo. Nun aperis ankaŭ portebla disponaĵo, tamen ĝi funkcias alimaniere.
Usonaj sciencistoj el la Masaĉusetsa teknologia instituto kaj de la Kalifornia universitato en Berkli, ellaboris disponaĵon, kiu akiras akvon el aero uzante por tio sunlumon. Laŭ opinio de la esploristoj ĝi helpos survivi al homoj, kiuj perdiĝis en dezerto. Pri tio komunikas la eldono ScienceAlert.
Por krei la aparaton, nomiĝinta sunenergiumita rikoltilo estis uzitaj metalorganikaj kemiaĵoj. Ili estas substancoj, konsistantaj de metaloj, ekzemple magnezio, aluminio kaj organikaj molekuloj. ĈI-materialo kapablas formi festajn porajn strukturojn, en kiuj eblas konservi likvaĵojn kaj gasojn. Ĉi-kaze oni aplikis metalorganikaĵojn, kiuj inkluzivas zirkonion kaj organikan acidon, kaptantan akvovaporon.
Sciencistoj prenis malgrandegajn kristalojn de ili kaj metis ilin inter sunenergikolektilo kaj kondensilo, en kiu okazas transformiĝo de vaporo en likvon. Kiam aero eniras en la materialo, akvomolekuloj "algluiĝas" al interna surfaco de poroj. Suno varmigas la materialon kaj rezulte akvovaporo estas forpuŝita al kondensilo. La formiĝanta likvo poste estas kolektata en akvujeto kaj uzeblas por trinki.
Laŭ vortoj de ellaboristoj la disponaĵo kapablas akiri akvon el aero kun humideco eĉ ne pli ol 20 procentoj. Ĝi kapablas savi de soifo homon, perdiĝintan en dezerto kaj povas solvi problemon de akvomanko por regionoj, suferantaj pro sekeco.
-----------
Influo al cerbo per malfortaj elektraj impulsoj celante plibonigi memoron ne estas nova ideo, tamen nova esploro montras, ke eksperimenta kuracado povas esti pli efika, ol tion prognozis antaŭaj esploroj. Teamo de neŭrosciencistoj el la Pensilvania Universitato unue sukcese montris, ke elektra stimulado de cerbo povas havi restarigan efekton.
La esploro, publikigita en la eldono Current Biology, informas pri unu el la plej diligentpostulaj projektoj pri tio, kiel tiu ĉi tipo de cerbostimulado povas potenciale malpligrandigi simptomojn de cerbomalsanoj, kiel memorperdo pro traŭmo aŭ aliaj malfavoraj por cerbo okazoj, kutimaj ekzemple por soldatoj.
La esploro estis okazigita kiel parto de kvarjara projekto "Restarigo de aktiva memoro", fondita de Militdepartamento, kies celo estas ellaboro de plene enplantebla disponaĵo, kiu restarigos memorfunkcion de cerbo. La esploro estas okazigita por testgrupo de personoj, kiuj havas epilepsion kiel kondiĉo, influanta memoron, kaj aplikis serion de memortestoj, dum kiuj la partoprenantoj ricevis stimuladon de cerbopartoj, rilataj al memorado. Esploristoj stimulis cerbojn kaj de problemaj partoprenantoj de la eksperimento, kaj de praktike sanaj kun bonstata memoro kaj eksciis, ke pli bona rezulto okazis por homoj, kiuj havas problemojn pri sia cerbostato.
Laŭ informo de New York Times antaŭaj esploroj de cerbostimulado donis miksitajn rezultojn. Kelkaj ekspertoj opinias, ke elektra stimulado de cerbo plibonigas memoron, sed aliaj pensas, ke tio nur damaĝas ĝin. La nova esploro donas pli profundan vizion de la lastaj sukcesoj kaj fiaskoj demonstrante, ke ŝlosilan rolon ludas periodo de stimulado.
Kvankam estas bezonataj pliaj esploroj, la esploristoj opinias, ke ĉi-rezultoj povas ebligi tiel nomatan "fermitan cikligitan kuracadon", kiu uzas enplantaĵojn por sendi elektrajn impulsojn nur tiam, kiam la disponaĵo komprenas, ke nun estas la taŭga momento. "La ricevitaj datenoj montras eblon plenumi tiuspecan kuracadon de memormalsanoj", kiel rakontas esploristoj en mallonga priskribo, alkroĉita al la esploro. Estas vera espero de multaj neŭrosciencistoj, ke tiaj ĉi teknologioj povas helpi forigi simptomojn de Alchejmera malsano, marasmo aŭ de aliaj problemoj.
La plej grava konkludo de tiu ĉi esploro estas, ke celitaj elektraj impulsoj povas potenciale helpi plibonigi funkciadon de memoro, se tiuj impulsoj estas ĝustatempe generitaj. Sciencistoj certe daŭrigos testi ĉi-teorion daŭre plibonigante la sistemon. Nun ni ĉiukaze ankoraŭ ne havas kuracilon por kazoj de severaj damaĝoj de cerbo, sed la nova esploro donas al ni novan senton de espero.

Jen venis la 30-a elsendo. Mi diru malgranda jubileeto. Kiom da elsendoj aŭ dekoj aŭ centoj de ili aperos estontece dependas ankaŭ de vi. Sendu al ni viajn proponojn kaj ideojn al la adreso interalie@muzaiko.info kaj ĝis la sekva elsendo ĉe radio Muzaiko!