Programdetaloj

SkizoInteralie - pozitivaj novaĵoj, elsendo 31 - el 2017
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoMuzaiko
Aŭskultu
TekstoVermoj savos la planedon de plasta rubo;
Esploro de kolektiva cerboaktivado progresas;
Proksimiĝas la unua flugo de kosmoturistoj.

Saluton, karaj amikoj! Nun vi aŭskultas la 31-n elsendon de la programero Interalie. En la studio por vi laboras Kirill Novichenko.

Federika Bertoĉini estas biologo en la Universitato de Kantabrio, Hispanio, kaj ŝi kutime okupiĝas pri sciencaj ellaboroj en laboratorio. En sia libera tempo ŝi estas abelbredistino, kiu surmetante protektajn vestojn, gantojn kaj kontraŭinsektan ĉapon iras al abelbredejo. Sed foje la hobio gvidis ŝin al interesa malkovro. Same kiel multaj aliaj abelbredistoj, Federika de tempo al tempo devas elpreni el abelujo vermojn-parazitojn, kiuj manĝas abelan vakson. Kolektinte ilin en polietilenan sakon, ŝi metis ĝin ekstere kaj kiam poste revenis al ĝi, ŝi rimarkis, ke la sako ekhavis truojn en loko, kie estis vermoj.
Federika ne estas fakulo pri vermoj, sed scienca sperto en la kampo de biokemio diris al ŝi, ke vermoj, eble, konsumas plaston, el kiu estas farita la sako. Tio ĉi estas polietileno - unu el la plej disvastigitaj plastotipoj en la mondo.
"Karaktero de kemia ligo en polietileno similas al tiu de vakso, kvankam ĝi enhavas alian kombinaĵon de molekuloj" - diras Betroĉini. Ŝi supozas, ke la vermoj enhavas iun specifan tipon de enzimoj, kiu ebligas detrui kemiajn ligojn de vakso, kaj ke la similan influon ĝi okazigas al polietileno.
Por kompreni naturon de ĉi-fenomeno Bertoĉini starigas eksperimenton je specimeno de plasto kaj vermoj kun siaj kolegoj en la universitato: Paolo Bombeli kaj Kristofer Hoŭ. Ili metis 100 vermojn sur pecoj de plasta sako kaj komencis observadon. Okazis, ke vermoj faris 2,2 truojn pro unu horo kaj dum la tuta nokto konsumis 92 miligramojn de sako. Rezultiĝas, ke 100 vermoj dum unu monato povas konsumi 5,5 gramojn de polietileno. Materialo pri ĉi-eksperimento estis publikigita en la ĵurlano Current Biology.
Nun esploristoj havas taskon ekscii, kiom efikaj povas esti ĉi-vermoj en prilaboro de aliaj plastotipoj uzataj, ekzemple, en boteloj, kovriloj kaj aliaj aĵoj.
Ankaŭ esploroj montris, ke detruigo de plasto ne estas rezulto de manĝado de vermoj. La esploristoj metis en plastan sakon mortajn vermojn kaj la efekto ripetiĝis. Eble enzimo aŭ iu bakterio detruiganta plaston estas ene de vermoj aŭ sur ili. Rezulte de tia ĉi prilaboro aperas etilenglikolo - kemiaĵo, uzata, ekzemple, kiel malfridigilo.
Hodiaŭ en la mondo ĉirkaŭ 300 milionoj da tunoj de plasto estas produktataj. Por prilabori ĝin kaze de sukcesa uzado de la teknologio surbaze de ĉi-malkovro certe oni ne uzos vermojn, sed kemiaĵon, kiu donas ĉi-efekton.
-------------
Ĉu vi rimarkis, ke kiam vi kune kun viaj amikoj venas al koncerto aŭ en kinejon, vi pensas kvazaŭ same? Lasta esploro, okazigita per specialaj surkapaj disponaĵoj, registrantaj aktivecon de cerbo dumtage montris, ke cerboaktivado de homoj, kiuj plenumas kunajn agojn vere "sinkroniĝas".
La eksperimento estis okazigita kun partopreno de lernantoj de iu lernejo en Novjorko. Oni rimarkis, ke ju pli forte engaĝiĝis lernantoj en la procezon de studado, des pli forte sinkroniĝis parametroj de iliaj cerboaktivadoj.
Por pravigo de rezultoj de la esploro oni proponis al partoprenantoj pasi pridemandon, dum kiu ili estis demanditaj pri kelkaj faktoroj, ligitaj al ilia pensaktivado dum la eksperimento. Ekzemple, kiomgrade ili koncentriĝis je la temo, ĉu ili ŝatis instruiston, kiel lernantoj rilatis unu al la alia kaj tiel plu. Post analizo de ĉi-datenoj kaj komparo de ili kun parametroj de la eksperimento, Sjuzanna Dekker, la sciencisto el Nederlando, kiu okazigis la esploron, konkludis, ke estas rekta ligo inter engaĝiĝo de lernantoj en procezon de studado kaj sinkroneco de cerboaktiveco.
Ankaŭ evidentiĝis, ke komunikado inter du partoprenantoj antaŭ leciono povas ŝanĝi reagon de homoj al grupa influo. Partoprenantoj de la eksperimento, kiuj indikis en la pridemando favoran interrilaton montris pli grandan sinkroniĝon, sed nur kondiĉe, ke ili pasigis iun tempon kune antaŭ leciono.
Datenoj pri kunagado de grupo de lernantoj kun instruisto je la nivelo de cerba aktivado povas esti utilaj por ellaboro de novaj efikaj metodoj de instruado. Krome, uzante rezultojn de la esploro, eblas difini, ekzemple, kiomgrade aŭditorio ŝatas ion, kion ĝi vidas, ĉar sinkroniĝintaj cerboaktivadoj estas videblaj ekstere. Ekzemple per movado de okuloj. Kaj certe tiuj ĉi datenoj povas esti utilaj por esploro de disvolviĝo de neŭrologiaj malsanoj.
-----------------
Ĝef Bezos, la miliardulo de Amazon, prezentis informon pri sia projekto de turisma kosmoaparato New Ŝepard en la centra oficejo en Teksaso antaŭ kelkaj semajnoj.
La unuaj kosmoturistoj per tiu ĉi ŝipo ekflugos en ses-persona aparato kaj havos eblon senti senpezecon dum kvar minutoj super la tero.
En la aparato pasaĝeroj sidos rigardante eksteren. Meze de ĝi estos instalita solidfuela movigilo, de ene simila al ronda kafotablo laŭ informo de la eldono Aviation Week.
Fenestroj de la aparato estos la plej grandaj el ĉiuj iam estintaj en la spaco laŭ vortoj de informanto de la kompanio dum konferenco en Van Horn, Teksaso. Ĉiu pasaĝero havos sian propran fenestron, kiu estos ellaborita por ebligi panoraman rigardon de la tero ĝis spaco per simpla kapturno.
En la hodiaŭa media epoko pasaĝeroj havos eblon dissendi siajn impresojn en sociaj retoj rekte dum flugado. Tio eblos danke al kameraoj, instalotaj en la aparato kaj ekstere.
Ekranoj estos instalitaj por ĉiu pasaĝero por informi ilin pri stato de flugo, inkluzive de avertoj, kiam indas pretiĝi al senpezeco.
La kompanio ankoraŭ ne publikigis specifajn informojn pri kiom grandan akceleradon spertos pasaĝeroj dum revenado al la tero.
La aparato New Ŝepard estas parto de la programo Blue Origin de sinjoro Bezos, kiu nun rivalas kun aliaj kompanioj por esti la unua, kiu sendos kutimajn homojn en la spacon. La projekto iĝis la unua, kiu sukcesis reuzi raketan movigilon antaŭ kelkaj jaroj.
Testoj kun partopreno de homoj estas planitaj por la fino de ĉi-jaro kaj Bezos prognozas, ke la unuaj kosmoturistoj povos ekflugi en la jaro 2018. Prezo de biletoj ankoraŭ ne estas konata kaj ankoraŭ ne eblas mendi flugon por la unuaj lanĉoj, sed Bezos diras, ke li esperas komenci mendadon "kiam ni estos pli proksimaj al komerca agado (pri la projekto)."

Estus interese okazigi eksperimenton pri sinkroneco de cerboaktivado dum la universala kongreso, ĉu ne? Ĉi-foje helpis pri materialoj por la elsendo Andrea Arake el Venezuelo. Kontribuu ankaŭ vi retletere al la adreso interalie@muzaiko.info kaj ĝis la sekva elsendo de Interalie ĉe radio Muzaiko.