Programdetaloj

SkizoInteralie - pozitivaj novaĵoj, elsendo 32 - el 2017
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoMuzaiko
Aŭskultu
TekstoNova paŝo en termonuklea energiproduktado;
Aerpurigantaj bicikloj aperos en Ĉinio;
Heredanto de Konkordo - nova supersona aviadilo estas ellaborata.

Saluton, karaj amikoj! Nun vi aŭskultas la 32-n elsendon de la programero Interalie. En la studio por vi laboras Kirill Noviĉenko.

Sciencistoj jam longan tempon serĉas manieron ripeti kapablon de suno produkti energion per termonuklea reakcio. Unu el organizoj, kiuj kontribuas la esplorojn estas Tokamak Energy, la britia kompanio, kiu planas starigi ĉi-procezon en malgrandaj reaktoroj. Tiuj sferecaj reaktoroj, aŭ ni diru “Tokamakoj” ebligas plirapidigi testojn, kiuj malfacilas por aliaj laboratorioj pro la fakto, ke estas bezonataj specifaj kondiĉoj. Ili esperas ellabori komerce sukcesan produktadon de termonuklea energio ĝis la jaro 2030.
La termonuklea reakcio estas malfacile okazigebla en kondiĉoj de la tero, ĉar ĝi bezonas treege grandajn temperaturon kaj premon. Sciencistoj fiksis novajn rekordojn unu post la alia strebante atingi necesajn parametrojn. Tamen estas granda vojo antaŭe. Antaŭ ne longe oni atingis 70-sekundan subtenon de grandparametra plasmo. Kunlaborantoj de la organizo Tokamak Energy opinias, ke ili sukcesos proksimigi nin al uzado de ĉi-speco de energio per siaj malgrandaj tokamakoj.
Sferecaj tokamakoj povas ebligi atingon de pli granda plasmopremo en magneta kampo, ol la kutimaj ĉi-specaj reaktoroj kaj tio signifas pli grandan efikecon. Ankaŭ la sferecaj reaktoroj “tokamak” estas pli favoraj por uzado pro iliaj malgrandaj dimensioj, ja ju pli granda estas instalaĵo, des pli multekosta ĝi estas.
Fine de aprilo 2017 Tokamak Energy lanĉis la trian sian reaktoron dum lastaj kvin jaroj. Ili esperas, ke sekvajare la modelo ST40 ebligos atingi temperaturon de 100 milionoj da gradoj de Kelvino, kio estos sepoble pli multe, ol ene de suncentro.
La kompanio nun strebas esti la unua, kiu ebligos komerce taŭgan termonuklean energion post iom pli ol dek jaroj. Kiam la modelo ST40 estis lanĉita, la estro de la kompanio Tokamak Energy Devid Kinĝem diris: “Ni daŭre bezonas grandajn investadojn, akademian kaj industrian kunlaboron, sindonemajn kaj kreemajn inĝenierojn kaj sciencistojn kaj perfektan liveradon. Nia aliro daŭre estas enprofundiĝi en seriojn de inĝenieraj defioj, gajnante aldonajn investojn por atingi novajn progreserojn. Ni jam estas duonvoje al celo de esploroj de termonuklea energio kaj laborante diligente ni sukcesos doni termonuklean energion komercskale ĝis la jaro 2030.”
-------------
Daan Roosegaarde vojaĝas tra Ĉinio por prezenti sian Senfuman Projekton, kiu temas pri novaj solvoj de problemo de atmosfera fumo, kiu ofte videblas super grandaj urboj ankaŭ en Ĉinio. Li proponas amase ekuzadi fumfiltrantajn biciklojn. Popularaj duradaj transportiloj povas esti utilaj por kontrolo de ekologia situacio. Laŭ ideo ili enprenos malpuran aeron, purigos ĝin kaj ellasos la purigitan aeron.
Biciklado tra la urbo, malpurigita per fumo ne estas certe saniga kaj homoj ne estas interesitaj pri biciklado en tiaj ĉi kondiĉoj, preferante veturi per aŭtoj. Roosegarde proponas solvon de ĉi-kialo, laŭ kiu malpura aero estos prenata de ekstere, trapasos filtrilon kaj estos ellasata en la maniero, por ke la purigita aero ĉirkaŭu bicikliston.
En sia deklaro Roosegarde diris: “Pekino estis historie bicikla urbo. Ni volas restarigi bicikladon kiel kulturan simbolon de Ĉinio kaj fari la sekvan paŝon al puraeraj urboj.”
Oni asertas, ke la koncepto kongruas al kreskanta intereso al biciklaj programoj en Ĉinio, kiel ekzemple “Mobike”, kiu proponas pli ol unu milionon da lueblaj bicikloj en Pekino. Certe ankoraŭ endas fari multon por finbatali malpuran aeron, tamen fumofiltrantaj bicikloj povas proponi krean kontribuon al solvo de ĉi-problemo.
Senfumigaj bicikloj stariĝis kiel koncepto en la Studio RooseGarde – metiejo ĉe arta muzeo M Woods en Pekino. Kontribuis al la koncepto profesoro Jang de Cinĝua Universitato kaj artisto Met Houp, kiuj laboris pri la ideo antaŭ kvar jaroj.
Laŭ informo de Studio RooseGaarde la novaj bicikloj nun estas en la unua etapo de ellaboro kaj espereble iĝos kutima por fumigitaj urboj kaj donos efekton urboskale.
------------
Ĉu vi ŝatus vojaĝi de Novjorko ĝis Londono nur dum 3 horoj kaj 15 minutoj? Post kelkaj jaroj tio povas ebliĝi. Riĉard Branson de la kompanio Virgin Galactic kaj firmao Boom Technology partneras por konstrui pasaĝeran supersonrapidan aviadilon, kiu kapablas flugi pli rapide, ol sono.
La servo Live Science komunikas, ke pasaĝera aviadilo kapablos flugi pli rapide, ol fama franca Konkordo aŭ iu ajn komerca aviadilo hodiaŭ. La aviadilo certe ne estos la unua, kies rapideco superas tiun de sono, sed tio estos la unua moderna supersona pasaĝera aviadilo, kiu flugas du-kaj-duonoble pli rapide, ol sono, do, iom pli, ol duobla rapideco de sono. Tio estas proksimume 2335 kilometrojn pro unu horo aŭ 1451 mejlojn pro unu horo. Tiel pasaĝeroj povos vojaĝi de San Francisko ĝis Tokio dum 5,5 horoj, aŭ de Los Anĝeleso ĝis Sidnejo dum malpli ol 6 horoj kaj 45 minutoj.
En sia blogo la estro kaj fondinto de la firmao Boom Technologies Bleik Ŝol diris, ke unu el la celoj estas fiksi novan rapidecrekordon por pasaĝera aviadilo. Li skribis, ke ne estas facile konstrui supersonan aviadilon, sed tio gravas. Aprezante inĝenieradon kaj teknikajn defiojn ili sentas, ke ili estas engaĝitaj per avantaĝoj de rapida vojaĝado de homoj.
Sinjoro Ŝol estas ege inspirita per ideoj de pozitivaj aferoj, kiujn povas doni supersona komerca vojaĝado, ja tio faros la plej forajn regionojn de la planedo pli atingeblaj. Li skribis: “Imagu vojaĝon trans Atlantiko, kiam vi finis viajn aferojn en Eŭropo kaj venas hejmen, Usonen, por enlitigi viajn geinfanojn, aŭ ŝpari du tagojn por atingi Azion. Kiam tempo ne plu estas limo, kie vi pasigos viajn feriojn? Kie vi faros vian komercon?”
Ricevinte 33 milionojn da dolaroj kiel fonduso por ellaborado de la aviadilo, la kompanio ekkonstruados la modelprototipon. Poste – la plenskalan prototipon, kiu havos spacon por 55 pasaĝeroj, ĉiuj laŭ elita klaso. La unua flugo de modelo estas planita por la jaro 2018 kaj la plenskala prototipo ekflugos en la jaro 2020. Poste okazos licencigo de la aviadilo fare de la Federala Aviada Administracio.

Aerpurigantaj bicikloj - unu el manieroj kombini ion agrablan kaj ion utilan. Ĉu vi konas aliajn manierojn fari tion? Skribu al ni retletere al la adreso interalie@muzaiko.info kaj ĝis la sekva elsendo de Interalie ĉe radio Muzaiko!