Teksto | Lumo malaktivigas malariajn moskitojn;
Subakva naĝado nun pli atingeblas por ĉiuj;
T-ĉemizo mezuros acidecon de ĉirkaŭa akvo.
Saluton, karaj amikoj! Nun vi aŭskultas la 34-n elsendon de la programero Interalie. En la studio por vi laboras Kirill Noviĉenko.
Lumo povas influi moskitojn malemigante ilin piki.
Sciencistoj de la Notr-Dama Universitato malkovris, ke ĉiunokta 10-minuta influo de lumo al malaria moskito forigas ilian emon piki homon.
La moskito, havanta latinan nomon Anophelis gambiae estas unu el la la plej signifaj disvastigantoj de malario en Afriko. Ĉiujare 429000 homoj, ĉefe infanoj, mortas pro piko de tiuj ĉi malariaj moskitoj. "Ĉi-speco de insektoj kapablas rezisti kontraŭ insektmortigantaj substancoj, pro kio ni bezonas novajn metodojn de batalado kontraŭ moskitoj" — informis la aŭtoro de la esploro Ĝajls Daffild.
Sciencistoj disdividis moskitojn je du grupoj. Moskitoj de la kontrola grupo situis en mallumo. Moskitojn el la eksperimenta grupo sciencistoj influis per impulso de blanka lumo dum 10 minutoj. Poste esploristoj kontrolis emon de moskitoj piki tuj post la influo kaj ĉiujn du horojn poste dum la tuta nokto. Rezultoj montris, ke pikemo de moskitoj el la eksperimenta grupo tute foriĝis.
En alia eksperimento sciencistoj dum kelkaj sekundoj lumis al moskitoj ĉiujn du horojn kaj poste malkovris, ke tiel eblas premi pikemon por preskaŭ 12 horoj.
Laŭ vortoj de sciencistoj, lumimpulsoj, eble, estas pli efikaj, ĉar estas pli malfacile por moskitoj adaptiĝi al lumo, kiu influas ilin diversscale kaj periode. Nun esploristoj kontrolas efikecon de diversaj longecoj de lumaj ondoj, kiuj samtempe ne maltrankviligas homojn dum dormado. Entute la sciencistoj certas, ke novaj rimedoj, malebligantaj pikojn de moskitoj, estos ellaborataj.
Detalojn de la esploro eblas legi en materialoj de la servoj Parasites kaj Vectors.
-----------------
Subakva naĝado ŝajnas esti tro malfacile atingebla afero, konsiderante necesajn ekipaĵojn, trejnadojn kaj monon, kiujn vi bezonas por realigi la okupiĝon. La nova disponaĵo, simila al io uzata de Ĝejms Bond en kinofilmoj, kaj kiu nomiĝas "Scorkl" malfermas subakvan mondon kombinante la plej bonajn teknologiojn de kutima subakva naĝado kaj facilecon de spirada tubeto. Permana pumpo replenigas la disponaĵon, kiu dimensie estas proksimume sama kiel botelo kaj ebligas 10-minutan subakvan esploradon.
La "Scorkl" disponaĵo estas malpeza kaj vi povas enmeti spirilon en vian buŝon naĝante subakve – neniu certigilo aŭ licenco estas bezonata. Aŭstralia kompanio, ellaborinta la spirilon informas, ke la baloneto estas produktita laŭ tute samaj reguloj, kiel por la kutima subakva naĝado, sed ĝi povas esti replenigita facile kaj memstare per mana pumpo. La produktanto proponas ankaŭ adaptilon por replenigi la baloneton de kutimaj balonoj por subakva naĝado. Ekzistas ankoraŭ premmezurilo, kiu informas naĝanton, kiom multe da aero restis – kutime ĝi sufiĉas por 10 minutoj subakve.
La kompanio "Scorkl" lanĉis retan monkolektadon ĉe Kikstarter kaj ŝajnas, ke multaj homoj deziras sperti facilatingeblan liberon naĝi subakve – la celo estis 22765 dolaroj, sed rezulte kelkcent mil dolaroj estis kolektitaj. Unu spirilo kun necesaj aldonaĵoj kostas 199 dolarojn. La plena kompleto kun pumpo kostas 398 dolarojn.
Plejeble vi ne certas pri sekureco. La kompanio asertas, ke la disponaĵo povas esti uzata de iu ajn, sed novuloj devas zorgi pli pri sekureco dumnaĝade kaj ne indas tiukaze subakviĝi je la profundeco de pli ol 3 metroj aŭ uzi la spirilon pli ol 5 fojojn dumtage. Jam trejnitaj subakvistoj povas subakviĝi pli profunde, konsiderante ĉion, kion oni lernis kadre de trejnadoj. La disponaĵo estas akompanata per informo, kiu avertas uzantojn pri riskoj kaj donas konsilojn pri evitado de pulmodamaĝo.
La kompanio informas, ke la spirilo estas ellaborita por apudsurfaca naĝado kaj konsilas ne uzi ĝin pli profunde, ol je 10 metroj, kvankam teknike ĝi uzeblas eĉ je 20 metroj.
Kontribui la projekton permone vi povas laŭ adreso https://www.kickstarter.com/projects/1897301425/scorkl-breathe-underwater-with-total-freedom
--------------
Plenigo de oceanoj per acidoj ne estas afero, kiu maltrankviligas plejmulton de homoj. Estante kromefekto de klimatŝanĝo ĝi ne estas komprenata kiel io atentinda. Sed tiuj problemoj devas esti atentindaj kaj estas solvendaj, do, Devid de Rotŝild, la fondinto de la marko The Lost Explorer kaj Laŭren Boŭker ekokupiĝis pri videbligo de la problemo originalmaniere. Ili faris tion prezentinte specialan T-ĉemizon, kiu ŝanĝas sian koloron depende de acideco de akvo. Oni ne uzis malsanigajn kemiaĵojn por tio - nur brasikan sukon. Multege da brasika suko.
De Rotŝild kaj Boŭker farbigis vestaĵojn per ruĝa brasiko, kiu havas naturajn farbilojn, konatajn kiel antocianinoj.
Ili respondecas kolorŝanĝon pro ŝanĝo de acideco de ruĝa-viola ĝis blua-verda.
"Suko de ruĝa brasiko enhavas antocianinon kaj povas esti uzata kiel acidecindikilo" - klarigas Boŭker. "Ĝi estas ruĝa, roza en acida medio, viola en la neŭtrala kaj iĝas blua, verda aŭ flava en alkala medio".
Ŝanĝoj de akvoacideco povas okazi pro multaj kialoj. Ju pli multe da karbondioksido oni ellasas, des pli da karbondioksido dissolviĝas en oceanoj. Kaj poste ju pli da karbono reagos kun akvo, produktante karbonacidon, des pli acideca akvo iĝas.
Ellasado de sulfurdioksido de fabrikoj, aŭtoj kaj energicentraloj kontribuas estigon de acidaj pluvoj kaj povas okazi male, kiam purigaj kemiaĵoj povas kaŭzi alkalan pluvon.
La du ellaboristoj ne volas certe, ke iu moku pri homoj kun kolorŝanĝaj vestaĵoj. Ankaŭ certe ili ne havas iluziojn, ke tio iel savos la mondon, sed kiel diras Boŭker: “La T-ĉemizoj kolorŝanĝaj estas bona maniero por komprenigi homojn pri stato de loka akvo".
Interese, ĉu eblas uzi subakvajn spirilojn por eviti enspiradon de malsanigaj gasoj en grandaj urboj? Mi esperas, ke ni ne bezonos baldaŭ pumpi aeron por viziti vendejon. Do, sekuran subakviĝon al vi kaj ĝis la sekva elsendo de Interalie ĉe radio Muzaiko! |