Aŭskultu

Averto! Dum ne estas pli bona solvo trovita, la teamo de Muzaiko elektis uzi la servojn de Shoutcast. Shoutcast regas la elsendmanieron, provizas radioregilon sed ne pagas por la kopirajtoj, sen tio ni ne povas libere ludi muzikon, kies kopirajton administras kopirajtaj organizoj (ekzemple la muzikon de Vinilkosmo administras la franca kopirajtorganizo). Se vi konas pli bonan solvon, bonvolu skribi mesaĝon al info ĉe muzaiko.info.

Muzaiko ne ankoraŭ estas tute preta (Ni daŭre prilaboras muzikajn rajtojn, kolektas pli da kaj pli diversa parola kaj muzika enhavo ktp), tamen vi jam povas aŭskulti la elsendon ĉe Shoutcast aŭ rekte kun via preferata muzikludilo aŭ per via Android-aparato.

Aŭ, se vi preferas aŭskulti nur la parolan enhavon kreitan rekte de Muzaiko, aŭskultu Muzaikon podkastforme. Alia ebleco estas aŭskulti apartajn babilajn programerojn.

Jen pli da informoj pri kiel aŭskulti radion Muzaiko.

Kaj se vi volas partopreni en la projekto aŭ simple komenti, bonvolu aliĝi al la gugla grupo de Muzaiko: retradio-projekto.