Necesaj lertoj

Se vi estas parolema

Se vi estas korespondema

  • vi estas tre bonvena respondi al la mesaĝoj, kiuj alvenas al info ĉe muzaiko.info
  • vi estas tre bonvena krei novajn kontaktojn por Muzaiko
  • indiku ke vi interesiĝas pri tio skribante al info ĉe muzaiko.info!

Se vi estas organizema

  • vi estas tre bonvena helpi organizi la kunlaboron en Muzaiko
  • indiku ke vi interesiĝas pri tio skribante al info ĉe muzaiko.info!

Se vi scias kiel organizi, diskonigi informojn

  • vi estas tre bonvena helpi pri organizado de la informoj ĉe la retpaĝo
  • via helpo bonvenas por varbi Muzaikon!
  • indiku ke vi interesiĝas pri tio skribante al info ĉe muzaiko.info!

Se vi estas desegnema

  • helpu por plibeligi la aspekton de Muzaiko
  • indiku ke vi interesiĝas pri tio skribante al info ĉe muzaiko.info!

Se vi estas muzikisto, muzikemulo

  • Via muziko bonvenas en Muzaiko! Skribu al info ĉe muzaiko.info por pli da detaloj
  • Fonmuziko kaj ĵingloj ĉiam necesas por Muzaiko: skribu al info ĉe muzaiko.info por pli da detaloj
  • Se vi emas prizorgi pri kiuj muzikoj estu en la ludlisto de Muzaiko, skribu al info ĉe muzaiko.info

Se vi estas muntema

  • vi estas ege bonvena, Muzaiko havas multegajn nemuntitajn materialojn, do se vi diras ke vi emas munti, vi certe povos elekti inter multegaj temoj! Aliĝu al la babila retlisto, kaj menciu tie ke vi emas munti.

Se vi estas komputilisto

  • vi povas multon helpi al Muzaiko, ĉar por funkciigi Muzaikon oni bezonas prizorgi multajn teknikaĵojn
  • skribu al admin ĉe muzaiko.info por pli da detaloj

kaj certe pli! Do, se vi havas ideon kiel vi povus helpi Muzaikon, diru kaj venu, vi estas tre bonvena!