Mondonace

Se vi emas finance kontribui, (kio estas tre bonvena!) la UEA konto de Muzaiko estas mzik-m. Kiam vi kontribuas, indiku ĉu via nomo kaŭ kromnomo aperu en la retpaĝo de Muzaiko, kaj se vi emas, indiku al kio Muzaiko elspezu vian monon (ekzemple: servilo, aĉeti muzikon por ludigi en Muzaiko, vizitkartoj, afiŝoj, sendependiĝo, domajnoj, registriloj, por krei porteblan studion, ktp.).

Se tio ne estas la taŭga maniero por vi, skribu al financoj ĉe muzaiko.info por pli da detaloj.