Pri Muzaiko

Muzaiko estas komunuma retradio kanalo, kiu ekzistas pro la tutvolontula laboro de multaj esperantistoj. Ĝi naskiĝis pro la sento, ke mankas el Esperantio iu iam ajn ŝaltebla kaj neniam ĉesiĝanta Esperanta sonfonto kaj pro la scio, ke jam ekzistas multegaj altkvalitaj podkastoj kaj muziko, do kunmetante la fortojn eblas krei bonkvalitan, interesan Esperantan retradiokanalon.

Se vi emas helpi plibonigi Muzaikon, vi estas tre bonvena! Muzaiko estas via radio, kiun ankaŭ vi kreas.