Partneroj

Ke la tutvolontula teamo de Muzaiko tiom rapide sukcesis prezenti tiom diversan kaj aŭskulteblan Esperantan retradion estis ebla pro la kunlaboremo de multegaj esperantistoj.

Granda parto de la parola enhavo de Muzaiko venas de podkastantoj, kiuj konsentis pri ke Muzaiko rajtu ludi ilian jam podkastitan enhavon. Por krei novaĵojn Muzaiko uzas ankaŭ la novaĵojn publikitajn de Jianping Zhao kaj de la Eŭropa Civitano.

Por muziko Muzaiko devas danki al pluraj Esperantaj eldonejoj kaj al multegaj sendependaj artistoj, kiuj konsentis pri ludigi siajn proprajn verkojn en Muzaiko.

Teknike Muzaiko funkcias per la servoj de Radionomy kaj estas ankaŭ aŭskultebla per androjda poŝtelefono. Pri ĉio-ĉi vi povas legi pli ĉe la submenuoj de tiu-ĉi paĝo.