Subtenu

Kiel ĉiu projekto en la mondo, ankaŭ la Muzaiko projekto bezonas vastan subtenon por granda sukceso. Se vi ŝatus diri bonajn aĵojn pri Muzaiko al viaj konatoj, aŭ skribi belan artikolon pri ĝi, vi estas tre bonvena! :)

Tamen, se vi volas kritiki ion ajn pri la projekto, bonvolu skribi al la retpoŝtadreso info ĉe muzaiko punkto info por ke ni povu lerni de ĝi! :)

Aliaj eblecoj por subteni estas volontulado kaj financa subteno. Se vi emas volontuli, skribu al info ĉe muzaiko punkto info, skribante al tiu adreso bonvolu klarigi kiom multe da tempo vi havos, kiom ofte, kaj kiom regule kaj – se vi scias – diru kiuj taskoj interesus vin. Pri financa subteno: la UEA konto de Muzaiko estas mzik-m. Kiam vi kontribuas, indiku ĉu via nomo kaŭ kromnomo aperu en la retpaĝo de Muzaiko, kaj se vi emas, indiku al kio Muzaiko elspezu vian monon (ekzemple: servilo, vizitkartoj, afiŝoj, sendependiĝo, domajnoj, registriloj, por krei porteblan studion, ktp.).

Se vi volas subteni la projekton alimaniere, diru, la teamo de Muzaiko estas tre malfermita por iu ajn subteno. :)