T-ĉemizo

La ŝatataj T-ĉemizoj de Muzaiko transpreneblas dum UK kaj IJK! Mendu ilin por transpreno dum UK aŭ IJK, por subteni Muzaikon, por varbi Muzaikon kaj por havi belegan T-ĉemizon en via grandeco kaj ŝatata koloro!

La T-ĉemizoj de Muzaiko haveblas kun du desegnoj (malnova kaj nova) kaj kostas 8 EURjn, eblas mendi T-ĉemizojn kaj kun maniko kaj sen maniko.

Por mendi bonvolu skribi al info ĉe muzaiko.info:

  • vian nomon
  • koloron, desegnon (malnova aŭ nova), tipon (porvira aŭ porvirina aŭ senmanika) - ne restas multaj T-ĉemizoj, do rigardu la tabelojn el Brazilo, malnovdesegnitaj, novdesegnitaj, senmanikaj por scii kio haveblas
  • ĉu vi aŭ peranto transprenos ĝin dum iu aranĝo - bonvolu skribi kiel vi ŝatus transpreni la T-ĉemizojn (se peranto, skribu bonvolu ties nomon)
  • kvanton
  • ĉu vi antaŭpagis/os al la UEA konto de Muzaiko: mzik-m - tiukaze sendu kopion al financoj@muzaiko.info de la transpagpeto
  • komentojn (ekzemple se vi ne trovis nun taŭgan T-ĉemizon, indas tion indiki, por ke sekvontfoje tio ne okazu)

Tiel aspektas la T-ĉemizoj disponeblaj el Brazilo:

Tiel aspektas la malnovdesegnitaj T-ĉemizoj el Eŭropo:

Tiel aspektas la novdesegnata T-ĉemizo el Eŭropo:

Kaj tiel aspektos la senmanika T-ĉemizo (kompreneble la fina versio surhavos la elektitan desegnon) el Eŭropo:

Se vi havas demandojn, komentojn, petojn, aŭ sinproponon por iĝi peranto skribu al info ĉe muzaiko.info!