Necesa tempo

Se vi havas 10 minutojn nun por helpi Muzaikon

  • Verku novaĵon pri via lando. Ĝi estu ĉirkaŭ 3-frazlonga, enhavu relative facilajn vortojn (la nomojn skribu ankaŭ fonetike Esperante) kaj estu neŭtrala. Pli longan priskribon pri kiel verki novaĵojn vi povas trovi ĉi-tie. Sendu ĝin tra tiu formularo.
  • Helpu Muzaikon ludi pli diversan Esperantan muzikon. Se vi konas Esperantan muzikiston, kiu mankas al vi de Muzaiko, helpu kunligi Muzaikon kaj la muzikisto(j)n. Skribu al info ĉe muzaiko.info kaj laŭeble donu la kontaktdatenon de la muzikisto.
  • Helpu Muzaikon havi pli da volontuloj. Se vi konas iun, kiu laŭ vi volonte helpus Muzaikon (muntante, organize, parolante, teknike, varbante) kunligu Muzaikon kaj tiun!
  • Se vi konas interesan, en Muzaiko libere laŭtlegeblan tekston, sciigu pri tio Muzaikon, skribu al info ĉe muzaiko.info!

Se vi havas unu horon nun por helpi Muzaikon

  • Verku artikolon pri Muzaiko al via legata ĵurnalo, revuo, gazeto kaj sendu ĝin ankaŭ al info ĉe muzaiko.info
  • Traduku la Vikipedan artikolon pri Muzaiko al via lingvo
  • Laŭtlegu artikolon de la Vikipedio por Muzaiko, aŭ rakonton, kiu plaĉas al vi (atentu pri la kopirajtoj!) kaj sendu al Muzaiko
  • Elektu kaj kunmetu enhavon de Sonteatro por Muzaiko

Se vi havas 3-4 horojn nun por helpi Muzaikon

Se vi havas ĉiutage dek minutojn por helpi Muzaikon

  • Prizorgu paĝon de Muzaiko ĉe socia(j) retejo(j)
  • Verku ĉiutage novaĵon por laŭtlegi en Muzaiko

Se vi havas ĉiusemajne unu horon por helpi Muzaikon

Se vi havas ĉiusemajne 3-4 horojn por helpi Muzaikon