Partoprenu

Muzaiko estas kunlabora retradioprojekto. Se vi ŝatas fari intervjuojn, jam faras podkastojn, muzikon, aŭ interesiĝas pri la teĥnika, organiza flanko, vi estas tre bonvena en la teamo! Se vi ne certas kia tasko estus por vi plej taŭga, jen eta enketilo por tion eltrovi. Skribu al info ĉe muzaiko.info por pli da informoj.

Muzaiko urĝe bezonas: komputilisto(j)n (la tasko de la komputilistoj estas: ĝenerala linuksa administrado, konfigurado de Nginx, MySQL, OpenSSH, vsftpd, Postfix, prizorgado de Python, shell kaj PHP skriptoj - tio signifas ĉ. 30 min monate, aldone estas du komencaj farendaĵoj: aŭtomatigi la konservadon de datumoj - ĝi antaŭvideble estas ĉ. unu semajna laboro kaj migri la servilon - ĝi antaŭvideble estas ĉ. dusemajna laboro)

Muzaiko tre bezonas: muntanto(j)n (Muzaiko ricevas multe da materialo, sed antaŭ ol elsendi, oni devas munti la elsendojn, helpu por ke en Muzaiko estu la plej freŝaj kaj plej diversaj elsendoj)

Muzaiko tre bezonas: kunliganto(j)n (la tasko de la kunliganto estas: sekvi ĉiujn retlistojn de Muzaiko, kunligi la temojn se estas necesa kaj se oni forgesas pri iu grava fadeno, tiu rememorigu la homojn)

Por vivteni Muzaikon necesas fari ankaŭ multajn aliajn aferojn, do certe estos farendaĵo por vi, venu!

Pri kiuj lertoj necesas, legu ĉi-tie kaj pri kiom da tempo, vi povas legi ĉi-tie.

Pri la kunlaboro en Muzaiko

Por pli bone kompreni kiel funkcias la kunlaboro en Muzaiko, indas legi la vikion de Muzaiko.

La organizado de la laboro en Muzaiko funkcias tra la subaj Gugl-grupoj, al kiuj vi estas tre bonvena aliĝi!