Programeroj

Novaĵoj

Novaĵoj el la tuta mondo por la tuta mondo, kiun redaktas por vi la teamo ĉe Retradio-novaĵoj.

Regulaj babilaj programeroj

  • Ĉiulunde: Fabeloj aŭ El Facila Vento (taŭgaj por progresantoj)
  • Ĉiumarde: El la arĥivejo de Varsovia Vento
  • Ĉiumerkrede: Elsendoj de diversaj podkastoj (Pariza Ventro, Radio Verda, Voĉoj el Japanio, inter aliaj)
  • Ĉiuĵaŭde: Raportoj el Eventoj
  • Ĉiuvendrede: Tra la mondo (kontribuantoj el diversaj landoj diskutas vegetarismon, universitatajn sistemojn, bibliotekojn, kaj volontuladon ĉirkaŭ la mondo)
  • Ĉiusabate: Esperantistaj muzikistoj
  • Ĉiudimanĉe: Ĉina Radio Internacia prezentas

Reklamoj

Por reklami en Muzaiko vizitu tiun paĝon.

Muziko

Muzaiko ludas la plej mojosan muzikon en Esperantujo! Krom niaj muzikaj programeroj, ni ankaŭ prezentas muzikon dum niaj aliaj programeroj. Tiu muziko venas de nia muzikolisto, kiun redaktas por vi ĉiusemajne la muziko-teamo de Muzaiko!