Bonvenon al Muzaiko!

Muzaiko estas tuttempa tutmonda tutmojosa tutesperanta retradio-kanalo! Muzaiko ludas por vi 24 horojn en tago muzikon, programerojn, novaĵojn, informojn, raportojn, arkivaĵojn kaj multe pli!

Se vi volas scii pli aŭ ŝatus kunlabori, vi estas tre bonvena skribi al info ĉe muzaiko.info - Muzaiko estas via radio, kiun ankaŭ vi kreas!

Ĉu vi sciis ke eblas ĉiam aŭskulti multajn el la programeroj de Muzaiko? Por tion fari klaku ĉi-tien, elektu vian ŝatatan programeron, klaku al detaloj, kaj poste ĝuu la aŭskultadon.

Aktuala programo

  • 02:00–03:00 UTC: Axel Rousseau (prezidanto) kaj Anne-Émilie Ravache (kasisto) pri UFE-Espéranto France (dum la IFEF-UFE kongreso)
  • 03:00–04:00 UTC: Pri la danĝero de iksodoj rakontas Lisa, la intervjuon muntis: Natalija Pendjiur (dua parto)
  • 04:00–05:00 UTC: El la rakontoj de Facila Vento, ni aŭskultu hodiaŭ rakonton pri arto (la rakonto estas apartigita al tri partoj por la retradia elsendo)
  • 05:00–06:00 UTC: Raportoj pri la 68a IJK en Hanojo - unua parto (nula, dua kaj tria tagoj)
kaj poste la lastaj 3 programeroj ripetiĝos ĝis la 3a UTC.

Tuttempa programo

antaŭa monato Oktobro 2017 posta monato
Lun Mar Mer Ĵaŭ Ven Sab Dim
            1
2 3 4 5 6 7 8
9 10 11 12 13 14 15
16 17 18 19 20 21 22
23 24 25 26 27 28 29
30 31