Bonvenon al Muzaiko!

Muzaiko estas tuttempa tutmonda tutmojosa tutesperanta retradio-kanalo! Muzaiko ludas por vi 24 horojn en tago muzikon, programerojn, novaĵojn, informojn, raportojn, arkivaĵojn kaj multe pli!

Se vi volas scii pli aŭ ŝatus kunlabori, vi estas tre bonvena skribi al info ĉe muzaiko.info - Muzaiko estas via radio, kiun ankaŭ vi kreas!

Ĉu vi sciis ke eblas ĉiam aŭskulti multajn el la programeroj de Muzaiko? Por tion fari klaku ĉi-tien, elektu vian ŝatatan programeron, klaku al detaloj, kaj poste ĝuu la aŭskultadon.

Aktuala programo

  • 09:30–10:00 UTC: Translokiĝas maljuna sinjorino: Artikolon pri futbala eminentaĵo, verkitan de Roberto Pigro kaj eldonitan en Monato laŭtlegas Paul Roberts.
  • 10:00–11:00 UTC: Zhou Mack pri sia esperantiĝo kaj la movado - FESTO2014
  • 11:00–12:00 UTC: Pri la danĝero de iksodoj rakontas Lisa, la intervjuon muntis: Natalija Pendjiur (unua parto)
  • 12:00–12:30 UTC: Julia rakontas "La mondo estas vilaĝo"
kaj poste la lastaj 4 programeroj ripetiĝos ĝis la 3a UTC.

Tuttempa programo

antaŭa monato Aŭgusto 2017 posta monato
Lun Mar Mer Ĵaŭ Ven Sab Dim
  1 2 3 4 5 6
7 8 9 10 11 12 13
14 15 16 17 18 19 20
21 22 23 24 25 26 27
28 29 30 31      
2017/08/07:
  • 03:00–04:00 UTC: El la rakontoj de Kunlaboro: Fabeloj de Andersen: Monteto de elfoj (Tradukis: L. L. Zamenhof; Voĉoj: Flávio Fonseca, Cristina Pancieri kaj Clara Pancieri; Muziko: Flávio Fonseca)
  • 04:00–05:00 UTC: Ivor Hueting prezentas Voĉojn de Esperantio
  • 05:00–06:00 UTC: Saliĥ Zakirov rakontas pri sia vivo en Japanio - unua parto
kaj poste tiuj tri horoj ripetiĝas dum la tuta tago.