Bonvenon al Muzaiko!

Muzaiko estas tuttempa tutmonda tutmojosa tutesperanta retradio-kanalo! Muzaiko ludas por vi 24 horojn en tago muzikon, programerojn, novaĵojn, informojn, raportojn, arkivaĵojn kaj multe pli!

Se vi volas scii pli aŭ ŝatus kunlabori, vi estas tre bonvena skribi al info ĉe muzaiko.info - Muzaiko estas via radio, kiun ankaŭ vi kreas!

Ĉu vi sciis ke eblas ĉiam aŭskulti multajn el la programeroj de Muzaiko? Por tion fari klaku ĉi-tien, elektu vian ŝatatan programeron, klaku al detaloj, kaj poste ĝuu la aŭskultadon.

Aktuala programo

kaj poste la lastaj 4 programeroj ripetiĝos ĝis la 3a UTC.

Tuttempa programo

antaŭa monato Aŭgusto 2018 posta monato
Lun Mar Mer Ĵaŭ Ven Sab Dim
    1 2 3 4 5
6 7 8 9 10 11 12
13 14 15 16 17 18 19
20 21 22 23 24 25 26
27 28 29 30 31    
2018/08/01:
  • 03:00–04:00 UTC: El ĈRI: Intraespo brazila neregistara organizo por disvolvado de la esperantista ekonomio. Intervjuo de prezidanto Fabricio Vale.
  • 04:00–04:20 UTC: Elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn
  • 04:20–05:00 UTC: El la 4a provelsendo de Muzaiko: Esperantistoj aktivas prezentas Céline Bernard, kiu rakontos al ni pri la grupo en la urbo de Orange, en Francio
  • 05:00–06:00 UTC: Mirejo intervjuas: Rubeno Fernandez rakontas pri Katalunio
kaj poste tiuj tri horoj ripetiĝas dum la tuta tago.