Bonvenon al Muzaiko!

Muzaiko estas tuttempa tutmonda tutmojosa tutesperanta retradio-kanalo! Muzaiko ludas por vi 24 horojn en tago muzikon, programerojn, novaĵojn, informojn, raportojn, arkivaĵojn kaj multe pli!

Se vi volas scii pli aŭ ŝatus kunlabori, vi estas tre bonvena skribi al info ĉe muzaiko.info - Muzaiko estas via radio, kiun ankaŭ vi kreas!

Ĉu vi sciis ke eblas ĉiam aŭskulti multajn el la programeroj de Muzaiko? Por tion fari klaku ĉi-tien, elektu vian ŝatatan programeron, klaku al detaloj, kaj poste ĝuu la aŭskultadon.

Aktuala programo

  • 21:00–22:00 UTC: El la rakontoj de Facila Vento, ni aŭskultu hodiaŭ rakonton pri arto (la rakonto estas apartigita al tri partoj por la retradia elsendo)
  • 22:00–23:00 UTC: Katalin Kováts rakontas al Muzaiko pri RITE, la Reta Instruista trejnado ĉe edukado.net - unua parto
  • 23:00–00:00 UTC: Fransoazo intervjuas Martenon STRID pri tonsilaboj
kaj poste la lastaj 3 programeroj ripetiĝos ĝis la 3a UTC.

Tuttempa programo

antaŭa monato Decembro 2019 posta monato
Lun Mar Mer Ĵaŭ Ven Sab Dim
            1
2 3 4 5 6 7 8
9 10 11 12 13 14 15
16 17 18 19 20 21 22
23 24 25 26 27 28 29
30 31          
2019/12/03:
  • 04:00–05:00 UTC: El la arĥivejo de Varsovia Vento Platano kunmetis por vi intervjuon kun Martin Wiese. La originala intervjuo estis farita kun Martin Wiese (eks-Persone) sveda muzikisto en 2009
  • 05:00–06:00 UTC: Roĉjo klarigas, kiel en Muzaiko oni kreas la ĉiutagajn novaĵojn
  • 06:00–06:30 UTC: Tuluzo moviĝas - IV: Tuluzo ludemas - Pri la ludomondo en Tuluzo
  • 06:30–07:00 UTC: Masako rakontas pri la signifo de sia nomo
kaj poste tiuj tri horoj ripetiĝas dum la tuta tago.