Bonvenon al Muzaiko!

Muzaiko estas tuttempa tutmonda tutmojosa tutesperanta retradio-kanalo! Muzaiko ludas por vi 24 horojn en tago muzikon, programerojn, novaĵojn, informojn, raportojn, arkivaĵojn kaj multe pli!

Se vi volas scii pli aŭ ŝatus kunlabori, vi estas tre bonvena skribi al info ĉe muzaiko.info - Muzaiko estas via radio, kiun ankaŭ vi kreas!

Ĉu vi sciis ke eblas ĉiam aŭskulti multajn el la programeroj de Muzaiko? Por tion fari klaku ĉi-tien, elektu vian ŝatatan programeron, klaku al detaloj, kaj poste ĝuu la aŭskultadon.

Aktuala programo

kaj poste la lastaj 3 programeroj ripetiĝos ĝis la 3a UTC.

Tuttempa programo

antaŭa monato Aŭgusto 2019 posta monato
Lun Mar Mer Ĵaŭ Ven Sab Dim
      1 2 3 4
5 6 7 8 9 10 11
12 13 14 15 16 17 18
19 20 21 22 23 24 25
26 27 28 29 30 31  
2019/08/12:
  • 03:00–04:00 UTC: El la rakontoj de Facila Vento, ni aŭskultu hodiaŭ la rakontojn "Senpaga vendejo", "Mia urbo" kaj "Katrina"
  • 04:00–05:00 UTC: Aleks Kadar intervjuas la tiutempan volontulon de TEJO - dum la IFEF-UFE kongreso (majo 2013)
  • 05:00–05:30 UTC: Elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn
  • 05:30–06:00 UTC: El la elsendoj de Radio Havano Kubo: Intervjuo kun Ĝoja de Ĉina Radio Internacia
kaj poste tiuj tri horoj ripetiĝas dum la tuta tago.