Programdetaloj

SkizoInteralie - pozitivaj novaĵoj, elsendo 35 - el 2017
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoMuzaiko
Aŭskultu
TekstoMemŝarĝantaj poŝtelefonoj - realeco de proksima estonteco;
Energiproduktanta trotuaro aperis en Londono;
Ekspozicio en Germanio dediĉita al protekto de esprimlibereco.

Saluton, karaj amikoj! Nun vi aŭskultas la 35-n elsendon de la programero Interalie. En la studio por vi laboras Kirill Noviĉenko.

Imagu, ke vi neniam plu devos energiumi vian saĝtelefonon. Ni povas esti pli proksimaj al tia ĉi senakumulila estonteco danke al nova esploro de la Vaŝingtona Universitato. Ili kreis poŝtelefonon, kiu kapablas voki aliajn dispovaĵojn uzante energion de lumo kaj ĉirkaŭaj radiosignaloj. La profesoro Ŝijam Gollakota diris, ke esploristoj konsideras la ellaboraĵon "la unua funkcianta poŝtelefono, kiu konsumas preskaŭ nulan energion".
Ne, tio ĉi ne estas magio. La ellaborata telefono povas funkcii konsumante nur kelkajn mikrovatojn de energio, kiujn ĝi kolektas de radiosignaloj, venantaj de baza stacio aŭ de lumo, kiun transformas sunbaterio, havanta dimension la saman, kiel grajno de rizo. La teamo konstruis la prototipon uzante standartajn komponantojn kaj jam uzis ĝin por interparoloj per Skajpo.
La prototipo de la poŝtelefono kapablas funkcii uzante tiom malgrandan kvanton de energio pro la decido de ellaborantoj rifuzi de la procezo de konvertado de analogaj signaloj al la ciferecaj, ĉar ĉi-procezo konsumas plejmulton de energio en modernaj poŝtelefonoj. Ankaŭ la koncepta poŝtelefono kapablas uzi malgrandajn vibrojn de voĉo de parolanto dum li okazigas telefonvokon.
Laŭ la informo de la universitato "la anteno, konektita al tiuj komponantoj transformigas tiujn movojn en standartajn analogajn radiosignalojn, ellasantajn per bazaj stacioj. Tiu ĉi procezo ĉifrigas voĉparoladon en reflektitajn radiosignalojn preskaŭ ne konsumante energion".
La teamo ellaboris sian propran bazan stacion por ricevi kaj dissendi radiosignalojn. Tamen ĉi-teknologio povas esti aplikata ĉe jam funkciantaj bazaj stacioj kaj sendrataj ViFiaj retaj disponaĵoj estontece. La teamano Vamsi Talla diris, ke se en ĉiu hejmo estos ViFio, kiel jam fakte preskaŭ estas, uzanto povos uzi senakumulilan poŝtelefonon ĉie.
La esploro estis publikigita en la eldono Proceedings de la Asocio pri Komputilaj Maŝinoj de Interaktivaj, Porteblaj, Kunpreneblaj kaj Universalaj Teknologioj. La teamo planas daŭre labori pri la teknologio por pligrandigi distancon de funkciado kaj ĉifrigo de interparoladoj. Ili ankaŭ celas rekte dissendi videon per senakumulilaj poŝtelefonoj.
---------------
Malgranda trotuaro en okcidenta parto de Londono estis transformigita en la unuan en la mondo energikolektantan straton, ekipita per energiproduktanta vojo. Piedirantoj, marŝantaj trans la Birda Strato, povas uzi aplikaĵon por saĝtelefonoj, kiu montros, kiom da energio estis produktita danke al ilia piedmarŝado.
La vojo, instalita en la Birda Strato produktas energion de energio de paŝo kaj poste energiumas lumigilojn kaj sonojn de birda kantado surloke. Bluadentaj malfortenergiaj dissendiloj ankaŭ estas parto de ĉi-komplekso, kaj tiel uzantoj povas interagadi kun ĝi per siaj aplikaĵoj. Homoj povas profiti paŝadon sur la energiproduktanta vojo kalkulante paŝojn per aplikaĵo kaj ricevante rabatojn kaj aliajn favorajn komercajn proponojn.
Loŭrens Kembol-Kok, la estro de la kompanio, disvolviganta la koncepton, anoncis en oficiala deklaro, ke aplikante la ellaboraĵon en grandaj urboj kaj transportaj terminaloj eblos montri kiel nia teknologio povas vigligi komercon kaj tio estas grava paŝo por ni. Kiam komercistoj pli enretiĝos, ĉi-tiaj kaj similaj teknologioj povas esti interesaj rimedoj por instigi homojn piediri pli.
Ceteraj daŭripovaj teknologioj, realigitaj sur la Birda Strato estas, ekzemple, CleanAir fare de Airlabs kompanio. Ĝi prenas nitrogendioksidon el aero kaj estigas puran aeron ĉirkaŭe. Aerpuriganta farbilo ankaŭ estas uzata ĉe la Birda Strato. Foiroj ankaŭ okazas ĉi tie. Eksterdoma spaco povas tiel proponi pli sanajn urbajn lokojn.
La direktoro pri urba planado de Londono Aleks Ŭiljams diris, ke novecaj konceptoj de la Birda Strato povas esti aplikotaj en aliaj partoj de la urbo, disvolvigante pensmanieron de la 21-a jarcento kadre de modernigo de urbaj stratoj.
---------------
La argentina artistino Marta Minujin kreis plenskalan kopion de mondfama Parfenono uzante 100000 malpermesitajn librojn de la tuta mondo. La amasa libra konstruaĵo estas kopio de la fama greka templo, kie naskiĝis demokratio. Tamen situo de la ambicia projekto estas pli ol nur simboleca. Ĝi situas sur la placo de Friedriĥ en la urbo Kassel, Germanio, kie estis bruligitaj pli ol 2000 libroj fare de naciistoj en la jaro 1933.
La librobruligo okazis tiam kadre de kampanjo kontraŭ malgermaneca etoso. Minujin diras, ke ŝia ekspoziciaĵo, kiu estas parto de la 100-taga evento, nomata "Dokumenta 14", estis inspirita per "estetikaj kaj politikaj idealoj de la unua demokratio" kaj esprimas modernan omaĝon al demokratio. Laŭ vortoj de la artistino, kreado de la konstruaĵo de malpermesitaj libroj estas simbolo de kontraŭstaro al plifortiĝanta persekutado de esprimlibereco.
Ŝi laboris kun gestudentoj de la Universitato de Kassel por difini preskaŭ 200 titolojn de libroj malpermesitaj iam. Poste ŝi alvokis homojn de la tuta mondo donaci iliajn ekzemplerojn de la libroj por uzi ilin en la projekto. Ŝi ricevis centmilojn da libroj kiuj estis kovritaj per plastaj travideblaj kovriloj, protektantaj ilin de ekstera malfavora influo.
La libra Parfenono estos vizitebla ĝis mezo de septembro.

La sekva elsendo de Interalie aperos nur post unu monato pro mia partopreno en la Seula Universala Kongreso. Espereble ni renkontiĝos tie. Do, ĝis revido en Seulo kaj ĝis reaŭdo ĉe radio Muzaiko!