Programdetaloj

SkizoInteralie - pozitivaj novaĵoj, elsendo 39 - el 2017
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoMuzaiko
Aŭskultu
TekstoNova ponto ligos Rusion kaj Japanion;
Nanorobotoj kuracas kanceron;
Mez-masa nigra truo estas malkovrita en nia galaksio.

Saluton, karaj amikoj! Nun vi aŭskultas la 39-n elsendon de la programero Interalie. En la studio por vi laboras Kirill Noviĉenko.

La Transsiberia fervojo povas daŭriĝi ĝis Japanio laŭ propono de Rusia registaro. La du landoj laŭraporte havas densajn interparolojn pri konstruado de 45-kilometra ponto, kiu ligos ilin por ebligi trajnajn vojaĝojn. Se la ponto estos konstruita, oni povos vojaĝi trajne el Tokio ĝis Londono proksimume 13500 kilometrojn.
La Rusia prezidanto Vladimir Putin strebas pligrandigi investadojn en orientajn teritoriojn de la lando. Antaŭ ne longe li okazigis Rusian Orientan Ekonomikan Forumon, kie ĉi-planoj estis publikigitaj. La ideo povas esti granda paŝo por la du landoj: ili ĝis nun ne subskribis pacan traktaton post la Dua Mondmilito, do la propono povas estigi la ponton tra historio.
La eldono Siberian Times citis la unuan vicĉefministron Igor Ŝuvalov: "Ni serioze proponas al japanaj partneroj pritrakti konstruadon de miksita aŭta kaj trajna ponto de Hokkaido ĝis la suda parto de Saĥaleno."
La Transsiberia fervojo finiĝas en Vladivostoko, sed laŭ la nova propono ĉi-vojo estos daŭrigita ĝis la Rusia insulo Saĥaleno kaj poste al Hokkaido, la plej norda Japana ĉefinsulo. Ĉi tie pasaĝeroj povos ŝanĝi al Japana fervoja reto por daŭrigi vojaĝon al Tokio. La 45-kilometra ponto ligos la kabon Kriljono de Saĥaleno kaj la kabon Soja en Hokkaido. Laŭ vortoj de Ŝuvalov ĉi-vojo ebligos al Japanio iĝi kontinenta ŝtato. "Danke al modernaj teknologioj ĝi eĉ ne estos tre multekosta," diris li.
Sergej Ivanov, la naturmedia konsilanto de Putin diris, ke transporta ligo inter Japanio kaj Saĥaleno estas longdaŭra revo. Li ankaŭ diris, ke la transporta vojo estos favora por nafta kaj gasa industrio en Rusio. Nuntempe vojaĝantoj kutime vojaĝas el Londono ĝis Moskvo por ŝanĝi la trajnon kaj veturi per la Transsiberia fervojo.
----------
Malgrandegaj novaj robotoj ŝajnas esti vivosavaj iloj por kuraci kanceron. Laŭ raporto de la ĵurnalo Nature, sciencistoj de la Durhama Universitato en Britio kunlabore kun esploristoj en Rajs kaj Nordkarolina Universitato en Usono ellaboris nanomaŝinojn, kiuj kapablas enboriĝi en kancerajn ĉelojn, detruante ilin dum kelkaj minutoj. Tiuj ĉi facilaktivigeblaj nanorobotoj, havantaj dimension de molekulo, moviĝas tiom rapide, ke ili kapablas trairi kovron de kanceraj ĉeloj.
La esploristoj malkovris, ke por ebligi efikan funkciadon de la nanomaŝinoj, ili devas rotacii 2 aŭ 3 milionojn da fojoj pro unu sekundo por eviti influadon de aliaj objektoj, konatan kiel Broŭna movado, aŭ ĥaosa movado de molekuloj en likvaĵo. Post influo per ultravioleta lumo la nanorobotoj ekrotacias, kio kapabligas ilin trairi kancerajn ĉelojn por detrui ilin aŭ krei spacon por enigo de specifaj kuraciloj. "Tiuj ĉi nanomaŝinoj estas tiom malgrandaj, ke ni povas situigi 50000 da ili en la linio, havanta longecon de diametro de homa haro. Nun ili havas celantan kaj aktivigan partojn en tia ĉi malgranda pakaĵo por ebligi reale uzadon de ili kiel kuracilo" - diris doktoro Ĝejms Tur el Rajs Universitato. "Dum multaj jaroj mi ne pritraktis nanomaŝinojn por medicina uzado, mi pensis, ke ili estas tro malgrandaj, multe malpli granda ol ĉelo, sed nun ĉi-esploro ŝanĝis mian vidpunkton" - aldonis li.
Laŭ vortoj de doktoro Robert Pal el Durhama Universitato ĉi malgrandaj kancerdetruantoj povas esti sukcese uzataj kontraŭ tiuj tipoj de kancero, kiuj kapablas kontraŭstari jam ekzistantan kemikuracadon. "Kiam ĉi kuracmaniero estos finellaborita, ĝi povos ebligi senkirurgian kuracadon de kancero kaj ege pligrandigi survivecon de kuracatoj tutmonde" - aldonis sinjoro Pal. Post plenumo de eksperimentoj je mikroorganismoj la teamo daŭrigos ilin je ronĝuloj kaj poste kaze de sukceso komenciĝos eksperimentoj je homoj.
----------
Sciencistoj el la Keja Universitato en Japanio malkovris la plej taŭgan pruvon de ekzisto de mez-masa nigra truo kaj ĝi estas en nia galaksio. Mez-masaj nigraj truoj longan tempon evitis atenton de esploristoj, kiuj trovis nur stel-dimensiajn kaj supermasajn truojn. Sed ĉi-malkovro de mez-masa nigra truo povas helpi al sciencistoj kompreni kial la supermasaj truoj kreskas tiom grandskale.
Formiĝado de supermasaj nigraj truoj estis enigmo por astronomoj, sed la novaj esploroj povas doni klarigon de tiuj procezoj. La japanaj esploristoj menciis en sia esploro, ke mez-masaj nigraj truoj povas unuiĝi formigante supermasajn truojn, sed estis nur ege malmultaj konfirmoj de ekzisto de tiuj mez-masaj truoj, almenaŭ ĝis nun.
Pasintjare la teamo, gvidata de Tomoharu Oka el Keja Universitato raportis pri stranga nubo de molekula gaso en nia galaksio, Lakta Vojo. La teamo ankaŭ gvidata de Oka detale esploris la nubon per specialaj iloj, kiel Atakama radioteleskopo kaj trovis spacon kun densa gaso apud centro de la nubo kaj radiofonton, kiu similis al supermasa nigra truo Sagittarius A. Laŭ informo de Oka, ĉi-simileco "montras, ke la trovita objekto estas mez-masa nigra truo."
La sciencistoj esprimas entuziasmon pri la malkovro; La astronomo Kevin Schavinski el la Svisa Federala Instituto pri Teknologio diris al Science Magazine, ke "tio ĉi estas tre akurata dokumento kaj ĝi enhavas bonegajn datenojn. Tio ĉi estas la plej promesplena pruvo por nun."
Se la objekto estos konfirmita kiel nigra truo, ĝia ekzisto povas doni bazon por la ideo, ke nia galaksio pligrandiĝis aliginte pli malgrandajn najbarajn galaksiojn. La japanaj sciencistoj pensas ke la trovaĵo povas esti centro de iama galaksieto, kaptita de la Lakta Vojo.

La plej longa fervojo en la mondo povas iĝi eĉ pli longa baldaŭ. Bona estas la afero, kuniganta homojn, ĉu ne? Sendu viajn ideojn kaj proponojn al la adreso interalie@muzaiko.info kaj ĝis la sekva elsendo de Interalie ĉe radio Muzaiko!