Programdetaloj

SkizoInteralie - pozitivaj novaĵoj, elsendo 52 - el 2018
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoMuzaiko
Aŭskultu
TekstoEnigmaj signaloj daŭre venadas el la kosmo;
Nova esplormetodo helpos provi la miton pri Monstro de Loch Ness;
Malmalkovritaj insuloj – ĉu ne estas mistajpo?

Saluton, karaj geamikoj! Nun vi aŭskultas la 52-n elsendon de la programero Interalie. En la studio por vi laboras Kirill Noviĉenko.

Novaj esperoj venis al kosmoesploristoj, precipe al tiuj, kiuj strebas trovi signojn de eksterteraj civilizacioj. Sciencistoj el la projekto Breakthrough Listen malkovris denove serion da signaloj, venintaj el kosmo. Fakte ili sukcesis fari tion, ĉar estis konata ebla direkto, de kiu ĉi-signaloj estis atendindaj. La granda radioteleskopo en Usona ŝtato Okcidenta Virginio estis direktita ĝuste al la nebulparto, de kie oni jam foje ricevis radiosignalojn. Ĉi-kazo ricevis kodon FRB 121102 kaj ĝi estas la sola konata signalo, kiu venadis ripete antaŭe. Danke al tio la esploristoj sukcesis precize difini la galaksion, el kiu venadis la signaloj, kiam en la jaro 2016 sciencistoj havis ŝancon agordi kelkajn radioteleskopojn por kalkuli la situon de la signalfonto.
Poste la signalo malaperis kaj ne estis registrata dum la jaro 2017. Kvankam antaŭe ankaŭ okazis tiaj-ĉi paŭzoj, ĉi-silento estis streĉiga por la esploristoj.
“Ni timiĝis, ke la eblo por ekstudi ĝin pasis” - diras esploristo de la Kalifornia Universitato Berkli Keisi Loŭ. „Ĉi-novaj kaptoj de la signalo indikas, ke FRB 121102 revenas al aktiva stato kaj estos pli facile studi kiel kaj kio estigas ĝin“.
Neniu scias, kial ĉi-signalo reaperis. Estas diversaj versioj de ĝia naturo. Fruaj klarigoj inkluzivas version pri antikvegaj nigraj truoj, aŭ pri koliziantaj neŭtronaj steloj, kaj certe estas populara versio pri eksterteraj civilizacioj, tamen ĉi-klarigo apenaŭ estas unuavice pritraktinda, kvankam ne eblas tion plene nei.
Nun pli da esploroj fokusiĝas je magnetaj neŭtronaj steloj, kiuj estas magnetaj kaj fantazie densaj objektoj, restantaj de eksplodintaj steloj. Ĉi-rotaciantaj neŭtronaj steloj elsendas periodikajn radiosignalojn, sed ĉu ili estas iel ligitaj al la ricevitaj nun signaloj - daŭre restas enigmo.
----------
Grupo de esploristoj planas finfine ekscii unuafoje por ĉiam ĉu vere ekzistas aŭ iam ekzistis estaĵo, konata kiel Monstro de Loch Ness. Kiel? Uzante metodon, kiu ebligas trovi specimenojn de DNA, dissolvitajn en la akvo de la lago, kie onidire la monstro loĝas.
Ekde aprilo de 2018, internacia esplorteamo, gvidata de genetikisto Nil Gemmel el la Universitato de Otago, kolektis akvospecimenojn de la lago. Junie la teamo eligos diversajn apartajn tipojn de DNA el la specimenoj, strebante trovi tie nekonatajn kombinaĵojn.
Entute ĉi-metodo, kies nomon oni povas traduki en Esperanton kiel “Media DNA”, estas relative nova metodo, ebliganta antaŭe neeblan. Ĉiuj vivantaj estaĵoj ellasas en la medion fragmentojn de siaj biomaterialoj, enhavantajn genetikan informon. Ĉi-materialoj intermiksiĝas en la akvo aŭ alia medio. Tio signifas, ke simpla specimeno de la medio estas vera aro da genetikaj materialoj, kapabla rakonti pri ĝia natura loĝantaro. La tasko estas nur elpreni apartajn materialojn el ĉi-tiu aro kaj kompari kun la jam konataj. Oni ne plu bezonas kapti diversajn estaĵojn por registri ĉiujn organismojn en iu medio kaj preni el ili rekte specimenojn de DNA. Nun tio fareblas ege pli facile,... sed la problemo estas ke la datenaro pri DNA de ĉiuj konataj specioj en la mondo kreskas rapidege. Ekde la jaro 1982 la kvanto de tiaj ĉi registraĵoj kreskas duoble ĉiun jaron kaj duonon. Nun por sciencistoj disponeblas pli ol 200 milionoj da registraĵoj, kaj la komparado kun tiu ĉi datenbazo postulas pli kaj pli potencajn komputilojn.
Do, la metodo estas utila ne nur por serĉadi la monstron en Skotlando, sed ankaŭ en pli sciencaj kaj pli seriozaj aferoj. Ekzemple en la jaro 2011 biologoj trovis DNA-n de Asia karpo en la kanaloj de Ĉikago, kvankam antaŭe oni opiniis, ke ĉi-specio de fiŝo fornaĝis al la Grandaj Lagoj. Krome, en la jaro 2016 sciencistoj sukcesis ellerni la genan kodon de balenŝarko danke al ĉi-metodo. Simile unu jaron poste oni sukcesis trovi DNA-n de neandertala homo en Hispanio, Rusio kaj Belgio.
----------
Ĉu povas la mondmapo rimarkeble ŝanĝiĝi dum nur kelkaj jardekoj? Reale ĝi povas! Ekzemple interesa afero okazis rilate al la interkonsento de Usono kaj Kanado en la jaro 1783, pli konata kiel Pariza traktato, kiu priskribis limojn inter la du ŝtatoj. En la dokumento legeblas, ke la limo pasas norde de insulo Felipo en la Supra Lago. Ŝajnas esti sufiĉe klare, sed kiam esporistoj venis por rekontroli la areon apud la limo en la jaro 1820, evidentiĝis, ke la insulo fakte ne ekzistas, same kiel insuloj Pontŝartran, Morepa kaj insulo de la Sankta Anne. Kien do ili foriĝis?
Okazis, ke sinjoro Ĵan-Frederik Felipo servis kiel Francia ŝtata sekretario. Li havis bienojn, nomatajn ĝuste Pontŝartran kaj Morepa, kaj la Sankta Anne estis spirita patrono de lia familio. Evidente iu kaĵolis al li, elpensinte tiujn insulojn kaj doninte al ili ĉi-nomojn. Post malkovro de ĉi-falsaĵo en la jaro 1842 la insuoj estis finfine forigitaj el novaj mapoj.
Sed la kazo pri la insuloj en la Supra Lago ne estas la sola tia-ĉi situacio. Informon pri tiaj ĉi insuloj kolektis Malaki Tallak en sia libro, nomita “Malmalkovritaj insuloj”, kie legeblas rakontoj pri ceteraj similaj okazoj. Ekzemple insulo de Sara Ann, laŭ konsiderita informo situanta en la Pacifiko kaj aparteninta al Usono, estis ĝuste tie, kie en la jaro 1937 devis okazi plena suneklipso. Sed kiam astronomoj venis al la loko por observi ĉi-fenomenon, ili konstatis, ke la insulo ne estas tie. Plejeble ĝi eĉ neniam ekzistis, sed oni skribis en gazetoj, ke la insulo fordronis.
Unu el la plej antaŭ-ne-longaj kazoj de malmalkovro okazis en la jaro 2012, kiam Aŭstralia esplorŝipo raportis, ke Sabla Insulo, markita sur ĉiuj mapoj apud Novkaledonio ne plu estas observebla. Dum kelkaj semajnoj post tio la Nacia Geografia Asocio anoncis, ke la Sabla Insulo estas forigenda de ĉuj mapoj. La servo Google Maps ankaŭ forigis ĝin de siaj mapoj, sed eĉ poste homoj alkroĉis fotojn al tiu loko surmape. Tamen tio estis farite nur ŝerce.

Eble estontece niaj posteuloj skribos pri malmalkovritaj planedoj, kiuj estis elpensitaj por kontentigi iun altrangulon. Ni dume atendas viajn ideojn kaj proponojn al la adreso interalie@muzaiko.info kaj ĝis la sekva elsendo ĉe Radio Muzaiko!