Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-02-23
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoĴaŭde, la 20-an de februaro, pasaĝeroj de kronvirus-trafita krozoŝipo alvenas hejmen en Honkongo [香港 Xiānggǎng [ɕāŋkǎŋ/hœ́ ːŋ.kɔ̌ːŋ]], kaj li nun iros en kvarantenon dum du semajnoj. La nombro da ĉiutagaj kazoj de la kronoviruso daŭre malkreskas: Ĉinio raportis la plej grandan malkreskon de novaj kazoj de la nova kronoviruso, kiu mortigis pli ol 2 000 homojn post la komenco de la disvastiĝo antaŭ pli ol du monatoj. Malgraŭ la malkresko de la ĉiutagaj nombroj da konfirmitaj kazoj, la Monda Organizaĵo pri Sano avertis ĉi-semajne kontraŭ malstreĉiĝo kaj kontraŭ la kredo, ke pasis la plej malbona periodo. Ĝi diras, ke ankoraŭ tro malfruas por antaŭkoni precize kiamaniere evoluos la disvastiĝo. (Raporto de Eŭronovaĵoj kaj Vikinovaĵoj)

Nenian kunlaboron kun faŝistoj: la 15an de februaro (2020) en Germanio, preskaŭ 18 000 manifestaciantoj kolektiĝis en Erfurto, ĉefurbo de Turingio oriente de la lando. Estro de la regiono estis elektita danke al ekstremdekstro, kio provokis politikan tertremon la 5an de februaro (2020). Flagrubandoj en la stratoj de Erfurto asertis: "Ni volas nenian akordon kun la faŝistoj: neniam kaj nenie" kaj "la potencon, ni ne volas je ia ajn prezo" La manifestacio estis kunvokita post la surpriza elekto de la liberalulo Thomas Kemmerich, danke al la voĉdonoj de la ekstremdekstro. Tio kreis politikan tertremon en la tuta lando. (Raporto de Neniam Milito Inter Ni)

Ĵaude, la 13-an de februaro, la Papo Francisko akceptis la eksprezidenton brazilan Lula da Silva en Vatikano, kie ambaŭ dialogos pri gravaj temoj kiel socia malegaleco, malsato kaj maltoleremo en Brazilo kaj la mondo. La renkontiĝo inter la Papo kaj Lula okazis vespere en la sidejo Santa Marta, kie loĝas Francisko kaj personerenkontadas homojn ekster la kutima protokolo de la palaco. La brazila teologo Leonardo Boff diris,ke temas pri kunsido de du grandaj karismaj gvidantoj, agnoskataj tra la tuta mondo. Tio estas bona por la Papo, kiu kolektos spertojn de Lula en la procezo por malpliigi la malegalecon. Laŭ la filozofo, alia esenca punkto en la interŝanĝo estos la restaŭro de demokratio, aparte en Brazilo, kiu “estas minacata pro la maltoleremo kaj brutaleco de la rilatoj”. (Raporto de Maritza Gutiérrez González)