Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-02-25
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoSabate, la 22-an de februaro (2020), Senatoro Bernie Sanders [ˈbɝnɪ ˈsændɚz ] gajnis plejmulton de voĉdonoj de la usona subŝtato Nevado, en procezo de primara balotado por fariĝi prezidenta kandidato de la Demokrata Partio. Jam en 2016 li estis kandidato por la nomumo de la Demokrata partio por la prezidenteco, kiun li malgajnis, post kiam li subtenis Hillary Clinton [ˈhɪlɚrɪ ˈklɪntn̩]. Sanders naskiĝis en 1941 kiel filo de juda enmigrinto el Pollando, kaj ankaŭ lia patrino estis filino de enmigrintoj; el Rusio kaj Pollando. La 78-jaraĝa Senatoro Bernie Sanders reprezentas demokratan socialisman vidpunkton. Li ankoraŭ havas longan vojon por gajni la kandidatiĝon. La nuna Prezidanto Donald Trump estas ekstremdekstra, do la kontrasto inter la du apenaŭ povus esti pli severa. Tradicie, usonaj voĉdonantoj estas nekonataj kun la fenomeno de socialdemokratio, tiel ke ili apenaŭ scias la diferencon inter socialdemokratio, socialismo kaj komunismo. Socialdemokratio estas politika, socia, kaj ekonomia ideologio, kiu subtenas ekonomian kaj socian intervenon de la ŝtato en la kadron de liberalisma demokratio kaj kapitalisma miksa ekonomio. La ĉefaj iloj de socialdemokratoj estas: dediĉo al reprezenta kaj partoprena demokratio, redistribuo de socia riĉeco, kaj regulado de la kapitalisma ekonomio por la komuna bono. (Video-raporto kun informoj de Vikipedio)

Homa dramo en Sirio: nord-okcidente de Sirio, vere homa dramo disvolviĝas. En apenaŭ tri monatoj, preskaŭ 500 000 infanoj devis fuĝi la batalojn. Blokitaj meze de la bombadoj de la siria armeo, kaj de ties rusia aliancano, la civiluloj de la ĉirkaŭurboj de Idlib kaj Alepo, la lastaj ribelaj influlokoj, kiuj batalas kontraŭ la reĝimo de Baŝar Al-Asad, provas fuĝi. De post decembro 2019 kaj la reintensiĝo de la siriaj militaj ofensivoj, pli ol 900 000 personoj estis delokitaj en tiu regiono, laŭ la lasta raporto de Unuiĝintaj Nacioj. Blokitaj ĉe la nordo fare de Turkio, kiu fermis sian landlimon al la rifuĝintoj, la civiluloj stagnas en nesalubraj kampadejoj, submetataj al la malvarmega vetero, kiu frapas la regionon. (Raporto de Neniam Milito Inter Ni)

Nenian kunlaboron kun faŝistoj: la 15an de februaro (2020) en Germanio, preskaŭ 18 000 manifestaciantoj kolektiĝis en Erfurto, ĉefurbo de Turingio oriente de la lando. Estro de la regiono estis elektita danke al ekstremdekstro, kio provokis politikan tertremon la 5an de februaro (2020). Flagrubandoj en la stratoj de Erfurto asertis: "Ni volas nenian akordon kun la faŝistoj: neniam kaj nenie" kaj "la potencon, ni ne volas je ia ajn prezo" La manifestacio estis kunvokita post la surpriza elekto de la liberalulo Thomas Kemmerich, danke al la voĉdonoj de la ekstremdekstro. Tio kreis politikan tertremon en la tuta lando. (Raporto de Neniam Milito Inter Ni)