Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-02-27
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoKriza intertraktado pri Sirio: vendrede, la 21an de februaro [2020],germana kancelierino [ĉefministro] Angela Merkel, franca prezidento Emmanuel Macron kaj turka prezidento Recep Tayyip Erdoğan [ɾeˈd͡ʒep tɑjˈjip ˈæɾdo(ɰ)ɑn] telefone diskutis la situacion pri Sirio kaj Libio. Ili esprimis sian maltrankvilon pri la homa krizo kaj pri la malboniĝo de la situacio en la nordokcidenta parto de Sirio. La tri interkonsentis solvi la sirian krizon per politikaj rimedoj kaj esprimis opinion, ke interparola kunveno, inkluzive de ĉeesto de la rusia prezidento Vladimir Putin, helpos solvi la krizon. (Raporto de Ĉina Radio Internacia)

Ĵaŭde, la 20-an de februaro, en Jangono-urbo [ရနကန[jàɰ̃ɡòʊɰ̃ mjo̰]], en Birmo [မနမ [mjəmà]], ankaŭ nomata Mjanmao, incendio rapide disvastiĝis tra 12-etaĝa apartementbloko en la komerca distrikto de la urbo. Ĉirkaŭ 60 kamionoj de fajro-brigadistoj batalis kontraŭ la fumoj kaj flamoj, por savi multajn homojn el la brulanta konstruaĵo. Jangono estas la plej granda urbo de la lando, kun loĝantaro de kvin milionoj da homoj. La propra lingvo de Jangono estas la birma [မနမဘသ [mjəmà bàðà]]. La plej aĝaj kaj plej edukitaj loĝantoj parolas ankaŭ la anglan. Ĝis la Dua Mondmilito Birmo estis parto de la Brita Imperio . (Video-raporto de Eŭronovaĵoj)

Fermiĝas la plej malnova nuklea centralo de Francio: la unua el la du reaktoroj de la atomenergia centralo de Fessenheim en la franca regiono Alzaco ĉesis funkcii la 22-an de februaro. Ĝi estas la plej manova funkcianta nuklea centralo en Francio, kiu komencis produkti elektron en 1977. Trafis ĝin multaj kritikoj, akrinĝintaj post la akcidento de Fukuŝima [福島第一原子力発電所事故 ɸɯ̥β/kɯβ\ɕima dai 一itɕi ɡe/ɴɕi\ɾjokɯβ ha/tsɯβdeɴɕo ̅ dʑi\ko], pro ĝia danĝero kaŭzata de ĝia kadukeco kaj ĝia situo apud la riverego Rejno en unu el la plej tertremaj regionoj de Francio. Ankaŭ la loĝantoj de la najbaraj regionoj de Germanio kaj Svisio plendis pri ĝia tro longa funkciado. Temas pri la unua tia ĉesigo de nuklea centralo en Francio, kies elektro devenas je 70 % el atomenergio. Laŭ la anoncita plano, la dua reaktoro ĉesos funkcii la 30-an de junio, la evakuado de la radiantaj brulaĵoj okazos ĝis la somero de 2023, kaj la malmuntado finiĝos plej frue en 2040. Dek du aliaj reaktoroj el la 58 ekzistantaj en Francio estos fermitaj antaŭ 2035. (Raporto de Vikinovaĵoj)

Sabate, la 22-an de februaro (2020), Senatoro Bernie Sanders [ˈbɝnɪ ˈsændɚz ] gajnis plejmulton de voĉdonoj de la usona subŝtato Nevado, en procezo de primara balotado por fariĝi prezidenta kandidato de la Demokrata Partio. Jam en 2016 li estis kandidato por la nomumo de la Demokrata partio por la prezidenteco, kiun li malgajnis, post kiam li subtenis Hillary Clinton [ˈhɪlɚrɪ ˈklɪntn̩]. Sanders naskiĝis en 1941 kiel filo de juda enmigrinto el Pollando, kaj ankaŭ lia patrino estis filino de enmigrintoj; el Rusio kaj Pollando. La 78-jaraĝa Senatoro Bernie Sanders reprezentas demokratan socialisman vidpunkton. Li ankoraŭ havas longan vojon por gajni la kandidatiĝon. La nuna Prezidanto Donald Trump estas ekstremdekstra, do la kontrasto inter la du apenaŭ povus esti pli severa. Tradicie, usonaj voĉdonantoj estas nekonataj kun la fenomeno de socialdemokratio, tiel ke ili apenaŭ scias la diferencon inter socialdemokratio, socialismo kaj komunismo. Socialdemokratio estas politika, socia, kaj ekonomia ideologio, kiu subtenas ekonomian kaj socian intervenon de la ŝtato en la kadron de liberalisma demokratio kaj kapitalisma miksa ekonomio. La ĉefaj iloj de socialdemokratoj estas: dediĉo al reprezenta kaj partoprena demokratio, redistribuo de socia riĉeco, kaj regulado de la kapitalisma ekonomio por la komuna bono. (Video-raporto kun informoj de Vikipedio)