Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-03-02
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoLa 23-an de februaro, en la urbo Niigata [新潟市 Niigata-shi [niːɡata]], en Japanio, forpasis 112-jaraĝa viro, Chitetsu Watanabe [渡辺ちてつ [ɰatanabe tɕi te\tsɯβ]], kiu estis la plej maljuna viro de la mondo. Nur du semajnojn antaŭe li ricevis atestilon pri tio dum mallonga ceremonio. Asertoj aŭ pretendoj de ekstrema aĝo estis ofte farataj, tamen nur malmultaj pruviĝis sendubaj post kritika ekzameno —ekzemple: ĉu ekzistas skribita naskiĝatesto? Ĉu ĝi akordas kun la geedziĝatesto, aŭ kun la datumoj el la popolcenso? La plej aĝa homo iam vivinta estis francino Jeanne Louise Calment [ʒan lwiz kalmɑ̃], kiu atingis laaĝon de 122 jaroj kaj 164 tagoj laŭ nerefuteblaj dokumentoj. (Raporto de Eŭronovaĵoj)

Merkrede, la 27-an de februaro (2020) Prezidanto Donald Trump transdonis al sia vicprezidanto Mike Pence registaran respondecon pri la kron-viruso [COVID-19], meze de kreskantaj kritikoj pri la traktado de la Blanka Domo de la kriza situacio. Dum novaĵkonferenco, Donald Trump diris: "Pro ĉio, kion ni faris, la risko por la usona popolo restas tre malalta". La prezidanto ne anoncis novajn vojaĝajn limigojn, dirante, ke "ĝuste nun ne estas la taŭga tempo" por limigi vojaĝojn al aliaj landoj, inkluzive de Sud-Koreio kaj Italio, kiuj jam havas multajn kron-virusajn kazojn. Nancy Messonnier, direktoro de la Nacia Centro por Imunigado kaj Spiraj Malsanoj deklaris, ke ŝi certe atendas kron-virusan disvastiĝon en Usono, sed Trump ŝajne kontraŭdiris tiun taksadon, dirante merkrede [27 feb 2020], ke li ne kredas tion neevitebla. Trump diris: "Ĝi malaperos. Unu tagon ĝi estos kiel miraklo, ĝi malaperos". (Raporto de CNN-novaĵ-agentejo)

La iama ŝtatestro de Egiptio Hosni Mubarak [مبارك سید حسني محمد Muḥammad Ḥusnī Sayyid Mubārak [mæˈħæmːæd ˈħosni ˈsæjːed moˈbɑːɾɑk]] mortis je la aĝo de 91. Lian morton raportis marde, la 25-an de februaro la ŝtata televido. Mubarak regis Egiption preskaŭ 30 jarojn antaŭ ol esti eksigita en 2011 post 18 tagoj de popolaj manifestacioj. En 1975, li estis nomumita anstataŭulo de la prezidanto Anwar Sadat [السادات أنور محمد Muḥammad ʾAnwar as-Sādāt [mæ ˈħæmmæd ˈʔɑnwɑɾ essæˈdæːt]] kaj estis apud li, kiam tiu estis mortigita en oktobro de 1981 de islamistoj. Mubarak regis Egiption per fera pugno, trudinte malbonfaman krizan leĝon donintan al la sekurecaj fortoj vastan potencon por subpremi la opozicion kaj bridi bazajn liberecojn. (Raporto de Vikinovaĵoj)