Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-03-10
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoMortiga tornado en Tenesio: merkrede, la 4an de marto, postvivantoj de mortiga tornado, kiu trafis la usonan ŝtaton Tenesio, diris, ke ili devis teni unu la alian kaj ankaŭ deteni meblojn por preventi la vento forporti ilin. Tornado estas forta turniĝanta kolono de aero, kiu evoluas el ŝtormo kaj ofte havas formon de funelo. Tornadoj estas konataj kiel ege detruemaj meteologiaj fenomenoj, kaj ili okazas en ŝtormoj tutmonde, tamen ili formiĝas en centra parto de Usono pli ofte, laŭ nombro de tornado-eventoj, ol en aliaj landoj. Ne estas tute sciate, kiel tornadoj formiĝas. Oni kredas, ke ili ekestas, kiam malvarma aero suriras la tavolon de varma aero, kio kaŭzas la varman aeron rapide supreniĝi. La tornado en Tenesio mortigis almenaŭ 25 homojn. (Raporto de Eŭronovaĵoj)

Rifuĝintoj transpasas la riveron: merkrede, la 4an de marto [2020], migrantoj transpasis la riveron Maritsa [aŭ –Meriç aŭ Evros Έβρος], kiu dividas nordokcidentan Turkio kaj Grekion. Miloj da rifuĝintoj el Sirio ne sukcesas eniri Grekion, do multe da ili provas fari tion trans la riveron Maritsa aŭ eĉ trans la maron al grekaj insuloj apud la turkia marbordo. La rivero Maritsa fontas en la Rila-Montaro en okcidenta Bulgario. La rivero formas landlimon inter Turkio kaj Grekio. En vintra sezono la akvo de la rivero kompreneble estas ege malvarma, kaj krom multaj aliaj defioj kaj mizeroj, provo transpasi ĝin estas danĝera por individuoj kaj familioj. La rifuĝinto-problemo fariĝis homa katastrofo en la regiono, provante la kapablon de registaroj, kaj eble eĉ pli grave, provante la solidarecon inter homoj. (Raporto de Eŭronovaĵoj)

Ĵaude, la 27an de februaro, manifestaciantoj en Londono celebris sian venkon post jura proceso, en kiu la juĝisto deklaris kontraŭleĝa la provon pligrandigi la Heathrow-flughavenon [ˈhiːθrəʊ] de Londono. Pro la klimata ŝanĝo, oni do ne povas konstrui trian aviokurejon por la flughaveno. La flughaveno London Heathrow situas en la ĉirkaŭaĵo de la brita ĉefurbo Londono. Ĝi estas la tutmonde trie plej granda flughaveno pri la nombro de pasaĝeroj, kun pli ol 67 milionoj da pasaĝeroj, kiuj pasas ĝin ĉiujare. Ĝi estas la plej granda flughaveno en Eŭropo.(Raporto de Eŭronovaĵoj)