Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2020-03-21
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:

– Jam pasis la pinto de la nuna epidemio en Ĉinio
– Kial kvin membroj de la ĉina teamo al Italio venas de Sichuan?
– Internacia Mona Fonduso kaj la Monda Banko provos retan kunvenon
– La 34-a Qinhuai-a Lanterna Festivalo en la Konfucea Templo de Nankino, Ĉinio

La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn!

– Jam pasis la pinto de la nuna epidemio en Ĉinio

La 12-an de marto en gazetara konferenco de la Mekanismo de Komuna Preventado kaj Regado de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio oni raportis, ke la 11-an de marto en Wuhan estis ok nove konfirmitaj kazoj de COVID-19, kaj la nombro de novaj kazoj falis al kelkaj. Mi Feng, proparolanto de la Nacia Komisiono pri Sano, diris, ke jam pasis la pinto de la nuna epidemio en Ĉinio, la nombro de novaj kazoj daŭre malkreskas kaj restas relative malgranda.

– Kial kvin membroj de la ĉina teamo al Italio venas de Sichuan?

Vespere de la 12a de marto, ĉina teamo el naŭ fakuloj kun 31-tunaj medicinaj materialoj atingis Romon. Kvin el la naŭ teamanoj venas de Sichuan. Ili sin anoncis por iri al Italio. En 1988 la itala registaro helpis Sichuan konstrui sukuran centron kaj en 2008 Italio sendis 14 fakulojn al Mianyang, severe trafita de tertremo, kaj gvidis savadon de pli ol 900 vunditoj.

– Internacia Mona Fonduso kaj la Monda Banko provos retan kunvenon

Internacia Mona Fonduso kaj Monda Banko deklaris en la 10-a de marto decidis, ke ilia printempa kunveno, kiu laŭplane okazos de la 17-a ĝis la 19-a de aprilo en Vaŝingtono, okazos per interrete por garantii sanon kaj sekurecon de partoprenantoj kaj laborantoj. Ambaŭ organizaĵoj ankaŭ anoncis monpruntojn al siaj membrolandoj, por helpi ilin kontraŭbatali la epidemion.

– La 34-a Qinhuai-a Lanterna Festivalo en la Konfucea Templo de Nankino, Ĉinio

La 11-an de marto en la Konfucea Templo de la urbo Nankino en la provinco Jiangsu, orienta Ĉinio, okazis la 34-a Qinhuai-a Lanterna Festivalo. Buntaj kaj belaj lanternoj allogis turistojn, kaj la okazo kompensis la bedaŭron, ke la festivalo ne okazis dum la Printempa Festo. La Konfucea Templo estas antikva konstruaĵaro kun la plej granda tradicia antikva komerca strato en Ĉinio.

Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon: www.espero.com.cn