Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-03-21
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoĈeha premio por Ivan Acher: merkrede, la 11an de marto, komponisto Ivan Acher gajnis la plej elstaran premion de la Ĉeĥa Filma Akademio por la komponita muziko por la ĉeĥa filmo "Horloĝista metiolernanto" (Hodinářův učeň). Ivan Acher estas ĉeĥa poeto kaj komponisto, kiu verkis muzikon por ĉirkaŭ 150 teatraj kaj filmaj verkoj. Sian unuan operon li kreis en la jaro 2017 en Esperanto, nomata: "Suferado de princo Sternenhoch" – pri malbela riĉulo, kiu edzinigis al si same malbelan knabinon Helga, kiu lin malamas. La komponisto deziris komponi la operon en Esperanto, por ke la aŭskultantoj ĝuu la muzikon kaj ne provu deĉifri la vortojn, kio forlogus ilian atenton de la melodio. Li alparolis esperantiston Miroslav Malovec, kiu esperantigis por li la tekston, kaj nur poste la Esperanta versio estis muzikigita. Do la Esperanta versio estas originalo de la opero. En aprilo 2018 okazis sur la Nova Scenejo de la Nacia Teatro en Prago la premiero, kaj la opero estis enlistigita en la kurantan programon de la teatro por la vasta publiko.(Raporto de Pavel Pavlik kaj Vikipedio)

Kiel preventi Kronviruson: en la jaro 2020, la nomo Nova Kronviruso aperis en nia vivo. Ĝi ŝtele eniris en multajn landojn kaj kaŭzis pneŭmonion, kiu minacas la homan vivon. La 28an de februaro, la Monda Organizo pri Sano anoncis, ke ĝi altigis la riskon de la nova kronviruso ĝis tre alta nivelo. Do, kiamaniere ni preventu la viruson hejme? La viruso estas komunikebla inter homoj per salivo kaj kontakto. Por eviti infekton, ni devas uzi maskon, ofte lavi la manojn kaj ĝenerale ĉiam praktiki higienon kaj sanan vivstilon kiel eble plej bone. (Raporto de Ĉina Radio Internacia)

Rememori la tertremon: la 11an de marto, en Tokio, Japanio, oni solene rememoris la pli ol 18 mil viktimojn de la Sendajo-tertremo [東北地方太平洋沖地震 [to/ːhokɯβ ̅ tɕi\hoː ta/ihe\ːjoː o/kji ̅ dʑi/ɕiɴ ̅] - Tertremo en Pacifiko influinta la regionon Tōhoku, en kiu situas Sendajo, aŭ: 東 日 本 大 震 災 [çi / ŋaɕinjiho\ɴ da/iɕi\ɴsai] - La Granda Orient-Japana Tertremo] de la 11a de marto en la jaro 2011. La tertremo de Sendajo estis granda tertremo oriente de la marbordo de la norda parto de la japania insulo Honŝuo [本州 [hoɴɕɯβː]]. Ĝi okazis la 11-an de marto 2011, kaj havis sian epicentron proksimume 370 km nordoriente de Tokio kaj 130 km oriente de Sendajo. La evento konsideriĝas la plej forta tertremo en Japanio, ekde kiam sciencistoj komencis registri tertremojn en la regiono. Laŭ la tiel nomata momant-magnituda skalo, la tertremo havis la forton de 9,0 (Mw). La centro situis proksimume 25 km sub la marsurfaco. (Raporto de Eŭronovaĵoj kaj Vikipedio)