Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-03-28
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoLa Olimpikaj ludoj prokrastitaj: la japana ĉefministro Abe Shinzo diris, mardon la 24-an de marto, ke la Somera Olimpiko 2020 estas prokrastita ĝis plej malfrue la somero de 2021 pro la kreskanta pandemio de la Kronvirusa Malsano (COVID-19). La Olimpikaj ludoj estis komenciĝontaj en Tokio la 24-an de julio. Abe anoncis tiun unujaran prokraston post telefona diskuto kun la prezidanto de la Internacia Olimpika Komitato Thomas Bach. Li jam antaŭe diris ke prokrasto estus nepra se ne ĉiuj eventoj povus okazi laŭplane. Abe diris, mardon, ke la prokrasto sekvas monatojn de kreskanta premo flanke de iuj landoj kaj atletoj. Komuna komunikaĵo elsendita de la IOK kaj la organiza komitato de Tokio 2020 diris, ke la prokrasto estas nepra por «protekti la sanon de la atletoj, de la internacia komunumo, kaj de ĉiuj partoprenantoj en la Olimpikaj ludoj. Japanio elspezis pli ol 10 miliardojn da dolaroj dum la pasintaj sep jaroj pretigante la Olimpikajn ludojn. (Raporto de Vikinovaĵoj)

Esperantistoj kaj la Kronviruso: Esperantistoj el la tuta mondo rakontas pri la situacio en siaj landoj rilate al la Kronviruso. Antaŭ kelkaj tagoj, gvidantoj de TEJO, Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, publikigis alvokon, en kiu ili petis, ke homoj sendu al ili rakontojn pri sia sperto en tiu malfacila momento por la tuta mondo. Kontribuis dekoj da esperantistoj el plej diversaj partoj de la mondo. Ili rakontis pri la situacio en siaj landoj, donis konsilojn pri kion fari dum restado hejme. Sed plej grave, esperantistoj donis grandan mesaĝon de espero! Spektu la interesan YouTube-filmeton nun ankaŭ en la Studio-retejo kaj kunhavigu ĝin al viaj amikoj! (Raporto de TEJO, Tutmonda Esperantista Junulara Organizo)

Neniu nova infekto en la urbo Uhano [武汉 Wǔhàn [ǔːxæ̀n]]: neniu nova infekto de la nova kronviruso estis raportita merkrede, la 18an de marto, en Uhano, la centro de la epidemio, kio markas la rimarkindan unuan fojon en la batalo de la lando kontraŭ la infekta malsano dum pli ol du monatoj. La trafita kaj kvarantenigita urbo en la provinco Hubejo [湖北 Húběi [xwúːpə̌i]], estas unu el la plej grandaj urbegoj de la Ĉina Popola Respubliko. Uhano servas kiel grava industria kaj teknikscienca bazo, centro de ekonomio, komerco, kulturo kaj edukado, kaj nodo de la tera, akva kaj aera trafiko en centra Ĉinio. (Raporto de Eŭronovaĵoj kaj Ĉina Radio Internacia)