Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-03-30
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoRusio, Ĉinio kaj Kubo sendas helpon al Italio: vespere la 22-an de marto en aerarmea flughaveno apud Romo, alteriĝis la unua aviadilo de la Ministerio pri defendo de Rusio kun aparataro kaj virusologoj, destinitaj helpi al Italio en ĝia lukto kontraŭ la pandemio de Kronvirusa Malsano (COVID-19). Ĝin sekvis ses aliaj aviadiloj kun unuhora intervalo. Entute al Italio venos naŭ militaviadiloj el Rusio. Tiu ĉi helpo estis promesita de la rusia prezidanto Vladimir Putin al la itala ĉefministro Giuseppe Conte dum ilia telefona konversacio antaŭtage. Samtage teamo el 52 kuracistoj flugis el Havano, Kubo, al Italio. Tio estas jam la sesa kuba kuracista brigado, sendita lastatempe eksterlanden. Antaŭe kubaj fakuloj jam venis al Venezuelo, Nikaragvo, Jamajko, Surinamo kaj Grenado. Ĉinio jam pli frue sendis al Italio fakulojn, aparatojn, maskojn kaj medikamentojn. Sume en Italio infektiĝis jam pli ol 35 mil homoj kaj mortis pli ol 4800. (Raporto de Vikinovaĵoj)

La Olimpiaj ludoj prokrastitaj: la japana ĉefministro Abe Shinzo diris, mardon la 24-an de marto, ke la Somera Olimpiko 2020 estas prokrastita ĝis plej malfrue la somero de 2021 pro la kreskanta pandemio de la Kronvirusa Malsano (COVID-19). La Olimpikaj ludoj estis komenciĝontaj en Tokio la 24-an de julio. Abe anoncis tiun unujaran prokraston post telefona diskuto kun la prezidanto de la Internacia Olimpika Komitato Thomas Bach. Li jam antaŭe diris ke prokrasto estus nepra se ne ĉiuj eventoj povus okazi laŭplane. Abe diris, mardon, ke la prokrasto sekvas monatojn de kreskanta premo flanke de iuj landoj kaj atletoj. Komuna komunikaĵo elsendita de la IOK kaj la organiza komitato de Tokio 2020 diris, ke la prokrasto estas nepra por «protekti la sanon de la atletoj, de la internacia komunumo, kaj de ĉiuj partoprenantoj en la Olimpikaj ludoj. Japanio elspezis pli ol 10 miliardojn da dolaroj dum la pasintaj sep jaroj pretigante la Olimpikajn ludojn. (Raporto de Vikinovaĵoj)

Plia helpo de Ĉinio al Italio: Tria grupo da 14 kuracistoj kaj specialistoj ĉinaj alvenos hodiaŭ al Milano en Italio kun donaco de 8 tunoj da ekipaĵoj kaj sanitara materialo por batali kontraŭ la kronviruso en tiu eŭropa lando. Lokaj amaskomunikiloj citas fonton, kiu sciigas ke la profesiuloj ĉinaj dividos spertojn kun siaj italaj kolegoj kaj sugestos traktadojn en la prevento kaj kontrolo de Kronvirusa Malsano (Covid-19). La grupo formita de specialistoj pri spirvojoj, intensivistoj, infekto-fakuloj, kontrolo de infektoj en hospitaloj, tradicia medicino ĉina kaj flegado laboros ĉefe en la regiono de Toscana, kie sidejas grava komunumo de ĉinaj enmigrintoj. (Raporto de Maritza Gutiérrez González)