Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-04-02
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoVenezuelo petas helpon: la prezidento de Venezuelo, Nicolás Maduro, petis subtenon de mondaj gvidantoj fronte al la “nekutima kaj arbitra persekuto” komencita de Usono kontraŭ la sudamerika lando. La ministro pri eksteraj rilatoj, Jorge Arreaza, publikigis leteron deMaduro al ili, en kiu li mencias “punajn regulojn kaj atakojn” de Usono, kiujn li taksas abomenindaj kaj ekstravagancaj, en momentoj kiam Venezuelo alfrontas la novan kronviruson. En la letero, Maduro kritikas la neglekton de la Blanka Domo ĉesigi la punojn kaj ankaŭ pritraktas la ĵusan decidon de Vaŝingtono oferti 15 milionojn da dolaroj por kapti Maduro, post la akuzo farita de Usono kontraŭ li kaj aliaj venezuelaj gvidantoj pri narkot-terorismo. La teksto ankaŭ avertas pri la klopodoj de Usono kaj ties aliancantoj dekstrulaj en Venezuelo cele malstabiligi la sudamerikan landon. Ĉi-kuntekste, li aludis al la kazo de Alcalá Cordones, venezuela ekskunlaboranto milita, kiu nun estas en Kolombio. Cordones agnoskis pasintĵaŭde sian kunlaboron kun la puĉisto Juan Guaidó kaj usonaj asesorantoj por atenci kontraŭ la vivo de Nicolás Maduro kaj aliaj altrangaj funkciuloj. Maduro asertas, ke neniu imperiisma agreso, malgraŭ ĝia feroceco, flankigos Venezuelon de la suverena kaj sendependa vojo forĝita de antaŭ du jarcentoj. (Raporto de Maritza Gutiérrez González)

Forpasis Albert Uderzo: la 92-jaraĝa Albert Uderzo estis franca desegnisto de la fama komiksa serio Asteriks. Li forpasis la 24an de marto en Francio. En la jaro 1951 li renkontis René Goscinny, kiu mem desegnis bildstriojn kaj estis talenta verkisto. Goscinny tiam verkis la rakontojn, kiujn Uderzo ilustris. Ili kune produktis komiksajn seriojn, inter alie ekde 1959 Asteriks, kiu fariĝis ilia plej granda komuna sukceso. Post la morto de René Goscinny en 1977 Albert Uderzo komencis sole produkti la Asteriks-serion, kiu parte aperis ankaŭ en Esperanto. (Raporto de Vikipedio)

Rusio fermas la landlimon: la Rusia registaro sabate [la 29an de marto 2020] diris en deklaro, ke Rusio, per de siaj la Rusia Ministerio pri Transportado kune kun la Federa Sekureca Servo [FSB/ФСБ — Федеральная служба безопасности] de la Rusia Federacio, la Dogana Servo kaj la Rusia Administracio pri Konsumantaraj Rajtoj kaj Homa Bonfarto portempe haltigas landliman transiron per aŭtomobilo, fervojo, piedirado kaj aliaj manieroj tra landlimaj kontrolpunktoj ekde lundo [la 30a de marto] por bridi la disvastiĝon de la nova kronviruso. (Raporto de Ĉina Radio Internacia)