Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2020-01-10
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:
 
– Trafika limigo al la urbo Wuhan estis nuligita.
– Medicinaj materialoj de Ĉinio por helpi 18 afrikajn landojn atingis Ganaon.
– Brazilaj sciencistoj testas promesplenajn drogojn kontraŭ nova koronviruso.
– Atingis Moskvon materialoj senditaj de la ĉina registaro por helpi Rusion kontraǔbalati la epidemion.
 
La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn!
 
– Trafika limigo al la urbo Wuhan estis nuligita.

Post 76 tagoj, la trafika limigo al la urbo Wuhan, en la ĉina provinco Hubei, estas nuligita.  Je nula horo de la 8-a de aprilo, la unua malgranda pasaĝera aŭtomobilo veturis el Wuhan, kio signifas, ke la urbo nuligis trafikan limigon, kaj la tuta trafiko enorde ekfunkciis. Por eniri aŭ eliri la urbon, oni devas per poŝtelefono skani du-dimensian kodon por atesti sian sanstaton.

– Medicinaj materialoj de Ĉinio por helpi 18 afrikajn landojn atingis Ganaon.

La 6-an de aprilo okazis materiala transdono en la Internacia Flughaveno Kotoka en Akrao, ĉefurbo de Ganao. La ceremonion ĉeestis pluraj laborantoj de la ĉina ambasadejo en Ganao kaj lokaj respondeculoj. La medicinaj materialoj de Ĉinio por 18 afrikaj landoj atingis Ganaon en tiu tago. Parto de tiuj materialoj estos transportita al aliaj 17 landoj por helpi ilin batali kontraŭ nova koronviruso.

– Brazilaj sciencistoj testas promesplenajn drogojn kontraŭ nova koronviruso.

Brazilaj sciencistoj anoncis la sesan de aprilo, ke ili trovis du substancojn, kiuj povas esti efikaj kontraŭ la nova koronviruso. La unuaj testoj in vitro alportis bonan rezulton, kaj la teamo daŭrigas la testadon en laboratorio por akiri informojn kaj datumojn postulatajn por la klinikaj testoj. Ili deklaris, ke tiuj du kuraciloj ne estas la samaj testataj en aliaj landoj.

– Atingis Moskvon materialoj senditaj de la ĉina registaro por helpi Rusion kontraǔbalati la epidemion.

La 2-an de aprilo, la unuaj medicinaj materialoj liveritaj de la ĉina registaro al Rusio atingis Moskvon. Laŭ raporto de ĉina ambasadorejo en Rusio, la materialoj, maskoj, protektaj kostumoj, kirurgiaj gantoj, medicinaj termometroj, ŝukovriloj kaj aliaj, entute pezas 25,5 tunojn. Sur la skatoloj estas skribite en la ĉina kaj la rusa: “Ni certe venkos la viruson, ni estos venkintoj”.

Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon: www.espero.com.cn