Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-04-11
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoZumbo en Bogoto: merkrede, la 8an de aprilo (2020) en Bogoto, ĉefurbo de Kolombio, policanoj dancis la zumbon kiel publikan servon por transdoni senton de solidareco kaj trankviligo inter la loĝantoj. Zumbo estas disciplino de fizika taŭgeco kreita meze de la 90aj jaroj de la kolombiano Alberto "Beto" Pérez, enfokusiĝinta unuflanke por konservi sanan korpon kaj aliflanke por disvolvi, fortigi kaj doni flekseblecon al la korpo per movadoj de danco kombinitaj kun serio de aerobikaj rutinoj. Zumbo uzas en siaj rutinoj la ĉefajn latin-amerikajn ritmojn, kiel salson, merengon, kumbjon, baĉaton kaj regetonon. (Raporto de Vikipedio kaj EŭroNovaĵoj)

Trump atakas la Mondan Organizaĵon pri Sano: marde, la 7an de aprilo, dum gazetara konferenco en la Blanka Domo, usona Prezidento Donald Trump senrespondece antaŭenpuŝis ne-aprobitajn medikamentojn kiel "solvon" por la kronvirusa malsano. Li klarigis, ke kvankam li "ne estas kuracisto", li tamen pensas, ke uzi tiajn medikamentojn estas bona ideo, tute kontraŭ la konsiloj de profesiuloj kaj sciencistoj. Dum kaosa gazetara konferenco, en kiu li kiel kutime rifuzis klare respondi demandojn kaj interrompis kaj insultis ĵurnalistojn, li minacis forpreni la financan subtenon al la Monda Organizaĵo pri Sano de Unuiĝintaj Nacioj, ĉar ne plaĉis al li, ke tiu organizaĵo laŭdas la ĉinan respondon al sia kronvirusa krizo. Nur kelkajn minutojn poste li deklaris, ke li nur pensis pri tio, sed ne vere volis fari tion, aŭ, en aliaj vortoj, simple minacis pri tio en sia kutime kruda maniero. La Monda Organizaĵo pri Sano de Unuiĝintaj Nacioj jam plurfoje laŭdis la elstaran respondon de Ĉinio al la defioj de la kronvirusa malsano. Multaj ĵurnalistoj raportas, ke Donald Trump simple celis distradi de sia katastrofe malrapida reago al la kronvirusa eksplodo en Usono, kaj de sia malkompetenta traktado de la krizo. (Raporto de Studio)

La Taglibro de Anne Frank: inspira legaĵo dum tempo de deviga hejma restado. Temas pri vivrakonto de juna knabino dum la Dua Mondmilito. Post kiam ŝia familio, kune kun alia familio kaj juna dentisto, estis arestitaj kaj deportitaj al la koncentrejo, amikoj de la familio trovis la taglibron de Anne Frank inter la personaj posedaĵoj. Je tiu momento la situacio de Anne ankoraŭ estis necerta, kaj la taglibro estis zorgeme konservata. Post la milito montriĝis, ke Anne, ŝiaj patrino kaj fratino, la familio Van Daan kaj la dentisto S-ro. Dussel, ne supervivis la koncentrejojn en Bergen-Belsen kaj Aŭŝvico. Nur la patro de Anne, Otto Frank supervivis la abomenindaĵojn. Otto Frank decidis redakti la taglibron kaj eldoni ĝin, kaj tiel okazis en 1947 sub la titolo La Taglibro de Anne Frank. La libro estas tradukita en multajn lingvojn, interalie en Esperanton. (Raporto de Vikipedio)