Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-04-14
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoLa Blanka Domo kritikas usonan radio-stacion: ĵaŭde, la 9an de aprilo [2020], la registaro de Donald Trump furioze kritikis la radio-stacion "La Voĉo de Ameriko" [Voice of America] (VOA), kiu estas financata de la usona Kongreso, riproĉante, ke ĝi prenas la monon de usonaj impostopagantoj, sed propagandas por Ĉinio kaj Irano. Brita analizisto pri politikaj kaj internaciaj aferoj, Tom Fowdy, kiu verkas pri temoj rilataj al Ĉinio, la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR), Britio kaj Usono, asertis en sia artikolo, ke la kritiko de Trump de la Voĉo de Ameriko estas bizara kaj nenormala, kio reflektas lian necertecon pri kiel traktila kronvirusan pandemion. Laŭraporte de Tom Fowdy, Trump esence intencis forpuŝi la pekon al Ĉinio. (Laŭ raporto de Ĉina Radio Internacia)

Defendi la Mondan Organizon pri Sano: merkrede, la 8an de aprilo, Ĝenerala Sekretario de UN, António Guterres [ɐ̃ˈtɔnju ɡuˈtɛʁɨʃ] emfazis la neceson de la Monda Organizo pri Sano (MOS) dum la kronvirusa krizo fronte al la minaco de usona prezidento Donald Trump reteni la financadon por tiu institucio de UN. Guterres diris en deklaro, "MOS, kun miloj da laborantoj, estas ĉe la frontlinioj, subtenante la membrolandojn kaj iliajn sociojn, precipe la plej vundeblajn inter ili, per gvidado, trejnado, ekipaĵoj kaj konkretaj vivsavaj servoj, dum ili batalas kontraŭ la viruso. Mi opinias, ke MOS devas esti subtenata, ĉar ĝi estas absolute grava en la klopodoj de la mondo por venki la militon kontraŭ la kronvirusa malsano." (Raporto de Ĉina Radio Internacia)

La Taglibro de Anne Frank: inspira legaĵo dum tempo de deviga hejma restado. Temas pri vivrakonto de juna knabino dum la Dua Mondmilito. Post kiam ŝia familio, kune kun alia familio kaj juna dentisto, estis arestitaj kaj deportitaj al la koncentrejo, amikoj de la familio trovis la taglibron de Anne Frank inter la personaj posedaĵoj. Je tiu momento la situacio de Anne ankoraŭ estis necerta, kaj la taglibro estis zorgeme konservata. Post la milito montriĝis, ke Anne, ŝiaj patrino kaj fratino, la familio Van Daan kaj la dentisto S-ro. Dussel, ne supervivis la koncentrejojn en Bergen-Belsen kaj Aŭŝvico. Nur la patro de Anne, Otto Frank supervivis la abomenindaĵojn. Otto Frank decidis redakti la taglibron kaj eldoni ĝin, kaj tiel okazis en 1947 sub la titolo La Taglibro de Anne Frank. La libro estas tradukita en multajn lingvojn, interalie en Esperanton. (Raporto de Vikipedio)