Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-04-24
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoFalego de naftprezo alarmis la mondon: lunde, la 20an de aprilo, la usona naftprezo falegis al la negativa zono unuafoje en la historio pro la pandemia influo, kaj sekve la merkato panikiĝis. La prezo de la okcident-teksasa mezgrada nafto por maja livero falis je pli ol 300%, kaj haltis negative en la Nov-Jorka Borso, kio signifas, ke produktantoj pagos al la aĉetantoj por preni nafton de iliaj manoj, unuafoje en la historio. Analizo montris, ke la epidemio eble kaŭzos bankroton de multaj mezgrandaj kaj malgrandaj entreprenoj de la petrola industrio de Usono. Se tio okazos, la energi-industrio eble influos aliajn industriojn, kio kaŭzos grandan baton al la usona kaj la monda ekonomioj. (Laŭ raporto de Ĉina Radio Internacia)

Kronviruso en Sud-Afriko: lunde, la 13an de aprilo, en Johanesburgo, Sud-Afriko, dum la kronvirusa pandemio, paketoj kun manĝaĵoj estis distribuitaj al senlaboruloj, malriĉuloj kaj senhejmuloj. Johanesburgo estas la plej granda urbo en Sud-Afriko. Ĝi estas la ĉefurbo de la provinco Ĥaŭtengo. La urbo estis fondita en 1886. Oni ne precise konas, kiu respondecas pri oficiala fondo de la urbo ĉar tiutempe la plejofta antaŭnomo estis Johanes en la afikans-nederlanda lingvo, kaj estis multegaj homoj kun tiu nomo. Homoj en Sud-Afriko devas resti hejme jam dum kvar semajnoj, sed feliĉe dum la lastaj tagoj oni konstatas malpliiĝon de infektitoj. (Laŭ raporto de Vikipedio kaj Eŭronovaĵoj)

Batali kontraŭ la kronvirusa pandemio sen akuzaj politikoj: proparolanto de la Ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, Zhao Lijian [赵立坚 Zhào Lìjiān [ʈʂàu ljìː tɕæ n]], diris vendrede [la 17an de aprilo 2020], ke Usono devas ĉesigi la politikigon de la kronvirusa pandemio kaj fokusiĝi je klopodoj venki la viruson kaj akceli la ekonomion. Li faris la rimarkon post kiam usona ministro pri defendo Mark Esper laŭraporte diris, ke estas "malfacile kredi informojn de la Komunista Partio de Ĉinio", kaj ke "ili misgvidis Usonon kaj estas netravideblaj". Zhao diris, ke Ĉinio adoptis la plej ampleksajn, rigorajn kaj ĝisfundajn preventajn kaj regadajn rimedojn en malferma, travidebla kaj respondeca maniero de post la eksplodo de la epidemio kaj aktive antaŭenpuŝis internacian kunlaboron pri regado de la pandemio. (Laŭ raporto de Ĉina Radio Internacia)