Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2020-04-24
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:
 
– Yangzhou ricevis de Unesko la titolon "urbo de gastronomio"
– Reutiligita akvo kreskigas arbidojn sur la dezerto Gobio
– La pandemio montras vundeblecon de mondaj san-sistemoj
– Ĉinlingva Tago de UN: 24 kaligrafoj skribis nomojn de 24 ĉinaj sunperiodoj
 
La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn!
 
– Yangzhou ricevis de Unesko la titolon "urbo de gastronomio"

La 18an de aprilo en Yangzhou okazis ceremonio pri senvualigo de la ŝildo "urbo de gastronomio", titolo donita de Unesko. Nur ok urboj en la mondo havas tian titolon, kaj Yangzhou estas la kvara ĉina urbo, kiu akiris ĝin. La aliaj tri ĉinaj urboj estas Chengdu, Makao kaj Shunde. Kiun yangzhou-an frandaĵon vi plej ŝatas?

– Reutiligita akvo kreskigas arbidojn sur la dezerto Gobio

En la lastaj jaroj Altay, la plej norda urbo de la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono de Ĉinio, reutiligas eluzitan akvon por akvumi arbidan bazon sur Gobio kaj plibonigi la medion. Ekde 2017, la modela ĝardeno pri tia reutiligo jam liveris al la urba verdiga programo pli ol 400 mil arbidojn kaj verdigis pli ol 300 hektaroj.

– La pandemio montras vundeblecon de mondaj san-sistemoj

Deklaro, publikigita de Saud-Arabio, prezidanto-lando de Grupo 20 post virtuala kunveno en la 19a de aprilo, mencias, ke ministroj pri sano el la ĉefaj ekonomioj de Grupo 20 pridiskutis novajn rimedojn por trakti la pandemion. Ĉi-foja pandemio klare montras vundeblecon de mondaj san-sistemoj kaj la ministroj substrekis unuiĝon kaj kunlaboron. La ministroj emfazis ankaŭ la gravecon de ciferecaj rimedoj por solvi problemojn en nuna kaj estonta pandemioj. La deklaro aldonas, ke la ministroj refoje kunvenos laŭbezone.

– Ĉinlingva Tago de UN: 24 kaligrafoj skribis nomojn de 24 ĉinaj sunperiodoj

La 19a de aprilo estis la Ĉinlingva Tago de UN kaj ankaŭ Grenpluvo, unu el la 24 sunperiodoj de Ĉinio. Por festi tiun okazon, 24 kaligrafoj el 24 landoj de kvin kontinentoj estis invititaj por skribi nomojn de la 24 sunperiodoj kaj tiel diskonigi la ĉinan kaligrafion.

Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon: www.espero.com.cn