Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) http://novajhoj.weebly.com/ - 2020-04-30
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoUsono daŭre akuzas: Ĉinio lunde, la 27an de aprilo (2020), esprimis oponon al la intencoj de iuj en Usono gajni pli da voĉoj kaj subfosi la interesojn de Ĉinio per kalumnio kontraŭ Ĉinio sur la fono de la pandemio kaj usona prezidenta elekto. Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, Geng Shuang [耿爽 [kə̌ŋ ʂwǎŋ]], faris la rimarkojn en gazetara konferenco, kiam li estis petita komenti memorandon de la Nacia Respublikana Senatana Komitato de Usono, kiu instigas respublikanajn kandidatojn trakti la kronvirusan pandemion per agresema atako kontraŭ Ĉinio. Geng diris, ke estas tre evidente, kial iuj politikaj fortoj en Usono ĉiam atakas Ĉinion, nun uzante la pandemion kiel armilon. (Laŭ raporto de Ĉina Radio Internacia)

Kronviruso tra la mondo: vendrede, la 24an de aprilo (2020), la ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Sano (OMS), Tedros Adhanom Ghebreyesus [amhare: ቴዎድሮስ አድሓኖም ገብረኢየሱስ [tēwodirosi ādihanomi ̣ gebire’īyesusi]], avertis, ke spite al reduktiĝo de Covid-19 en Eŭropo, kreskas hodiaŭ la kontaĝo en Afriko kaj Latinameriko, kaj tial oni devas plu teni protektoregulojn. La estro de la monda organizo diris, ke ankaŭ en regionoj de orienta Eŭropo oni observas notindan kreskon de la malsano kaŭze de la nova kronviruso Sars-Cov-2, kiu infektis pli ol 2 milionojn 600 mil personojn kaj mortigis pli ol 180 mil pacientojn. Liaopinie, la regulaĵoj pri socia distanciĝo kaj hejmrestado havis bonajn rezultojn, sed tio ne signifas venkon kontraŭ la viruso aŭ ke la homoj ne estu vundeblaj, raportis la informagentejo Prensa Latina. La ĝenerala direktoro de OMS precizigis, ke estonte la homoj devos adaptiĝi al nova normaleco kaj zorgi pri proksimiĝo al aliaj homoj, ĝis oni povas identigi manieron venki la malsanon. (Laŭ raporto de Maritza Gutiérrez González)

Germanio plenforte subtenas Mondan Organizon pri Sano: la 24an de aprilo [2020], germana ĉefministro Angela Merkel diris, ke Germanio forte subtenas la Mondan Organizon pri Sano (MOS), kiu proklamas internacian kunlaboron por rapidigi esploradon, produktadon kaj justan distribuadon de vakcino, kuracaj kaj diagnozaj instrumentoj rilataj al la kronvirusa malsano. En videa kunveno Angela Merkel esprimis dankon al la Monda Organizo pri Sano pro ĝia aktivema rolo en la rezistado kontraŭ la pandemio. Ŝi diris, ke nur internacia kunlaboro kaj forta alianceco povos venki la viruson. (Laŭ raporto de BBC-Tutmondaj Novaĵoj)