Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2020-05-10
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu
ĉi semajno:

– Ĉinio lanĉis raketon Changzheng-5B por programo de
spacostacio
– Anoncita reta film-festivalo internacia
– Ĉino protektas sovaĝajn makakojn jam de 20 jaroj
– Ĉinaj sciencistoj malkovris du gigantajn molekulajn
nubojn
 
La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn
informojn!
 
– Ĉinio lanĉis raketon Changzheng-5B por programo de
spacostacio

Je la 18-a horo de la 5a de majo en Wenchang-a Satelit-lanĉejo en
suda Ĉinio, estis ĵetita la raketo Changzheng-5B kunportanta
provmodelojn de novgeneracia kunhoma spacoŝipo kaj kargorevena
kajuto. Post ĉirkaŭ 488 sekundoj, la ŝarĝitaj kombinaĵoj estis
apartigitaj el la raketo kaj eniris en difinitan orbiton, kaj tio signifas,
ke la unua flugo por la konstruado de ĉina spacostacio estis
plenumita.

– Anoncita reta film-festivalo internacia

La 28an de aprilo la videoretejo Jutubo kaj la Film-
festivalo Tribeca kunlabore kun aliaj 20 film-festivaloj
anoncis okazigon de la reta film-festivalo "Ni estas kune,
tutmonda film-festivalo",  kiu okazos inter la 29a de majo
kaj la 7a de junio. Eblos spekti filmojn longajn kaj
mallongajn, dokument-filmojn, muzik-filmojn, komediojn
kaj dialogojn.

– Ĉino protektas sovaĝajn makakojn jam de 20 jaroj

Nie Jingming, laboristo de la turismejo Wulingyuan de la
urbo Zhangjiajie en la provinco Hunan de Ĉinio, laboras
pri protektado kaj nutrado de sovaĝaj makakoj ekde la
jaro 2000. Ĉiu-tage li frue venas al la turismejo kaj
malfrue hejmeniras por spuri la makakojn inter montoj kaj
arbaroj, observi ilian vivstaton kaj ilin protekti kaj nutri. La
makakoj jam fariĝis liaj amikoj.

– Ĉinaj sciencistoj malkovris du gigantajn molekulajn
nubojn

La 29-an de aprilo, la observatorio Purpura Monto de
Ĉina Akademio de Sciencoj publikigis la gravan rezulton,
ke en la Lakta Vojo estas trovitaj du gigantaj molekulaj
nuboj, kiuj kulturis stelojn. Esploristoj nomis ilin "River-
nubo" kaj "Feniks-nubo".

Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi
semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian
retejon: www.espero.com.cn