Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-05-20
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoNova disvastiĝo en Uhano: de la 30a de aprilo, la elirpunkto de la tutmonda kronvirusa epidemio, Uhano [武汉] Wǔhàn [ǔːxæ̀n] ne estis suferinta pliajn kazojn. Tamen la 10an de majo [2020], oni malkovris novan kazon, kaj de tiam oni testis plurajn aliajn homojn kiel pozitivajn. Kvankam tiu ĉina provinco Hubejo [湖北 Húběi [xwúːpə̌i]] estis malkvanrantenigita de pli ol unu monato, la nova apero malkvietigis la lokajn aŭtoritatojn, ĉar ili timas duan ondon kaj jam starigis rimedojn por eviti ĝin. Ili volas ekzameni la tutan loĝantaron de Uhano, t.e. 11 milionojn da homoj. La popolnombrado jam komenciĝis. (laŭ raporto de Vikinovaĵoj)

Kronvirusa krizo en Barato: la 12an de majo [2020], Ĉefministro Narendra Modi [guĝarate: નરે દામોદરદાસ મોદી ˈnəɾendrə ˈmodiː] malkaŝis grandegan projekton por relanĉi la ekonomion. Per elspezo de ĉirkaŭ 250 miliardoj da eŭroj, tiu granda lando celas restarigi sin post la kronvirusa krizo. Por la naciisto Narendra Modi, temas krome pri la okazo ebligi la "memsufiĉecon" de la lando per "lokaj provizoĉenoj". Tiu ĉi plano celas precipe kamparanojn suferantajn pro tiu ĉi krizo, malriĉajn laboristojn kaj la mezan klason, forte trafitajn de senlaboreco pro la kvaranteno altrudita en marto. Inter la loĝantaro de 1,3 miliardoj da homoj, la viruso jam mortigis almenaŭ 2000 homojn, sed la ĉiutagaj nombroj kreskas en Barato, kaj oni antaŭvidas la plej altan nombron de viktimoj nur en junio. (laŭ raporto de Vikinovaĵoj)

Nova rekordo de mortoj en Brazilo: mardon, la 12an de majo [2020], 881 brazilanoj pereis pro Kovim-19, kio estas nova taga rekordo por tiu sudamerika lando, kies sumo de mortintoj staras je 12 400 vendredon, la 14an de majo. Prezidento Jair Bolsonaro [ʒaˈiʁ bowsoˈnaɾu] kontraŭas ĉiujn enhejmiĝajn kaj kvarantenajn rimedojn. Li invitas la loĝantaron retrovi sian vivon kaj remalfermi la komercejojn. Tamen, laŭ opinisondo publikigita la 12an de majo, 67,3% da sonditoj favoras truditan enhejmiĝon. Pro sia ĝenerala politiko Bolsonaro, kiun oni nomas «tropika Trumpo», suferis malpliiĝon de sia populareco. Ĉirkaŭ 55,4% da brazilanoj malakceptas lian regadon de la lando. Krome, brazilaj esploristoj faris studon, laŭ kiu la nombro da infektiĝoj estas multege plia ol la tiutaga oficiala nombro. (laŭ raporto de Vikinovaĵoj)