Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-05-22
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoProfesia novaĵ-video en Esperanto: merkrede, la 20an de majo [2020], Ĉina Radio Internacia prezentis teknike altkvalitan profesian novaĵ-videon, tute en Esperanto, pri la 13a Nacia Popola Kongreso de Ĉinio. La videon oni povas spekti en sociaj platformoj kaj retejoj, kaj la iniciato signifas gravan disvolviĝon de la uzado de Esperanto de novaĵ-agentejoj. (laŭ raporto de Studio kaj Ĉina Radio Internacia)

Kronvirusa krizo en Barato: la 12an de majo [2020], Ĉefministro Narendra Modi [guĝarate: નરે દામોદરદાસ મોદી ˈnəɾendrə ˈmodiː] malkaŝis grandegan projekton por relanĉi la ekonomion. Per elspezo de ĉirkaŭ 250 miliardoj da eŭroj, tiu granda lando celas restarigi sin post la kronvirusa krizo. Por la naciisto Narendra Modi, temas krome pri la okazo ebligi la "memsufiĉecon" de la lando per "lokaj provizoĉenoj". Tiu ĉi plano celas precipe kamparanojn suferantajn pro tiu ĉi krizo, malriĉajn laboristojn kaj la mezan klason, forte trafitajn de senlaboreco pro la kvaranteno altrudita en marto. Inter la loĝantaro de 1,3 miliardoj da homoj, la viruso jam mortigis almenaŭ 2000 homojn, sed la ĉiutagaj nombroj kreskas en Barato, kaj oni antaŭvidas la plej altan nombron de viktimoj nur en junio. (laŭ raporto de Vikinovaĵoj)

Ĉefkortumo malaprobas Viktor Orbán: merkrede, la 13an de majo [2020], la plej alta hungara jurisdikcio konfirmis pagon de monkompenso favore al sesdek romaaj infanoj. Inter 2003 kaj 2017 en lernejo, nord-oriente de Hungario, ili estis dispartigitaj de la aliaj lernejanoj sur etna bazo. La kortuma decido reprezentas gravan malsukceson por la registaro de Viktor Orbán. En lernejo en vilaĝo nord-oriente de Hungario la romaaj infanoj estis izolitaj disde la ne-romaaj kaj partoprenis nek promenadojn nek sportojn. Marde la 12an de majo la hungara Ĉefkortumo pravigis la viktimojn, validigante monkompenson por ili. Post longdaŭra jura lukto komencita en 2011, la hungara Ŝtato devas pagi 280 000 eŭrojn, egale disdonotajn al la sesdek plendintoj. (laŭ raporto de Neniam Milito Inter Ni)