Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-05-25
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoMalfermiĝis kafejoj en Sarajevo: antaũ nelonge kafejoj denove malfermiĝis en Sarajevo, la ĉefurbo kaj la plej granda urbo de Bosnio kaj Hercegovino. La urbo estas konsiderata kiel unu el la plej gravaj balkanaj urboj kaj havas longan kaj riĉan historion ekde sia fondiĝo de la Otomanoj en la jaro 1461. Ĝis nun Bosnio, lando kun ĉirkaŭ 3,5 milionoj da homoj, havis 2 400 kronvirusajn kazojn, kun 140 mortoj. (laŭ raporto de Eŭronovaĵoj)

Videblas gondoloj en Venecio: lunde, la 18an de majo [2020], en Venecio, oni denove vidis tie la kutimajn gondolojn, post kiam Italio malstreĉis siajn limigojn pri Kovimo-19. La gondolaj ŝipistoj ankoraŭ portas maskojn kaj kirurgiajn gantojn. En boatoj la seĝoj estas interspacigitaj por konformi al la reguloj pri sociaj distanciĝo. Kompreneble ankoraŭ plejparte mankas turistoj en Venecio, sed denove vidi elegantajn gondolojn sur la kanaloj donas al homoj almenaŭ senton de normaleco kaj espero. (laŭ raporto de Eŭronovaĵoj)

Profesia novaĵ-video en Esperanto: merkrede, la 20an de majo [2020], Ĉina Radio Internacia prezentis teknike altkvalitan profesian novaĵ-videon, tute en Esperanto, pri la 13a Nacia Popola Kongreso de Ĉinio. La videon oni povas spekti en sociaj platformoj kaj retejoj, kaj la iniciato signifas gravan disvolviĝon de la uzado de Esperanto de novaĵ-agentejoj. (laŭ raporto de Studio kaj Ĉina Radio Internacia)