Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-06-01
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoĈinio kaj Rusio fortigas kunlaboron: Ĉinio kaj Rusio plifortigas interŝanĝojn kaj kunlaboron en kampoj inkluzive de medicino kaj sanzorgo kaj regado kaj preventado de malsanoj por kontribui al protekto de regiona kaj monda sansekureco. Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris, ke ĉi tiu kaj la venonta jaroj markos la Ĉina-Rusan Jaron de Scienca kaj Teknologia Novigado, kaj la du flankoj prenos tion kiel oportunon por plifortigi kunlaboron en diversaj kampoj. (Laŭ raporto de Ĉina Radio Internacia)

Malfermiĝis Kastelo de Versailles [Château de Versailles [ʃɑto d(ə) vɛʁsɑj]] : merkrede, la 27an de majo [2020], en Parizo, Francio oni malfermis la fermitan ekde la 13a de marto pro la kronvirusa epidemio mondfaman grandegan Kastelon de Versailles en Versailles-antaŭurbo de Parizo En la Palaco troviĝas pluraj plej diversaj mirindaĵoj, nome la enireja esplanado, la ĝardenoj, la Koridoro de Speguloj ktp. La Kastelo de Versailles bonvenigas 10 milionojn da vizitantoj ĉiujare. (Laŭ raporto de Vikipedio kaj Eŭronovaĵoj)

Unuiĝintaj Nacioj avertas pri malriĉeco en Afriko: merkrede, la 20an de majo [2020], Ĝenerala Sekretario de Unuiĝintaj Nacioj António Guterres [ɐ̃ˈtɔnju ɡuˈtɛʁɨʃ] diris, ke milionoj da homoj "povas fali en ekstreman malriĉecon" kaj en subnutradon sekve de la pandemio, kiu "malbonigos la nunajn malegalecojn". La nombro de mortintoj en tiu kontinento estas 2 500, sed, laŭ s-ro Guterres, la viruso estas nur "je la komenco". Li alvokis al "tutmonda solidareco" kun Afriko, kaj al investado de "200 miliardoj da dolaroj por kroma subtenado" kaj al "ĝenerala prokrasto de la ŝuldopagoj de tiuj landoj, kiuj ne kapablas pagi interezojn". (Laŭ raporto de Vikinovaĵoj)