Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-06-09
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoJes, jes, mi ne disputas ke tion Le Bon diris, tamen atentu, ke li tion diris, ne signifas ke la mondo tiel estas. Ĉu la faktoj subtenas liajn vortojn? Mi dubas.
Pri kio mi scias, ke li ankau antaudiris, kiel la homaro reagos al krizo: kun kaoso, forgeso de civila konduto. Ĉar tion kredis Hitler kaj Churchill, ili multe bombardigis la civilan popolon dum la mondmilito. Kun mala efiko: ĉar ja la homaro iĝas interhelpema en la krizo kaj sekve la bombardadoj ne kreis kaoson, sed male, plifortigis la reziston. (mi ne volas pensi kiom da homoj mortis pro la kredo de tiu erara ideo) Por detaloj, vidu la plej novan libron de Rutger Bregman.
Aldone, sciante ke homoj ofte agas tiel, ke ili plenumu la atendojn, mi min demandas, kiom multe tiaj negativaj atendoj influis nian mondon kaj igis nian socion pli 'malbona'?
Edit or delete this
Like
· Reply · 9m · Edited
Veronika Poór
Veronika Poór Aldonaĵo: Kahneman skribis (surbaze de sciencaj eksperimentoj) ke se homoj estas premitaj, faras multon samtempe, ktp, tiam ili pensas 'rapide' kaj ja ili kondutas tiel, kiel vi priskribis. Same Walker skribis (surbaze de sciencaj eksperimentoj) ke homoj, kiuj ne dormas sufiĉe, emas pli agi tiel, kiel vi priskribis en via komento.
Lau tio mi pensas ke la problemo ne estas en la esenca homa karaktero, sed en nia vivstilo.