Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-06-11
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoApartismo en Israelo: sabate, la 6an de junio [2020], en Tel-Avivo, Israelo, miloj da personoj manifestaciis kontraŭ la anekso de la Jordana Valo kaj kunigo de setlejaj blokoj al Israelo. Tiun projekton, la israela Ĉefministro Benjamin Netanjahu [[ˌnɛtɑːnˈjɑːhuː] יהוְָתנְַנ מיןִיְָבּנ [ִprovas antaŭenigi, kadre de la "Traktato de la Jarcento" de la usona prezidento Donald Trump. En Placo Rabin en Tel-Avivo nigraj kaj ruĝaj flagoj, ankaŭ palestinaj, estis videblaj. Pluraj parolantoj opiniis, ke tiu plano finfine estas bona por neniu. Laŭ unu el la manifestaciantoj, la scenaro pri la anekso estas katastrofa. Li diris: "Se efektive la procezo de anekso komenciĝos, tio estos terura projekto. Estos tutsimple apartismo". (Laŭ raporto de Neniam Miilito Inter Ni)

Kontraŭ la institucia rasismo: lunde, la 8an de junio [2020], sendependaj fakuloj de UN postulis de la usona registaro fortajn decidojn por batali kontraŭ la institucia rasismo kaj rasaj antaŭjuĝoj en la sistemo de kriminala justico, kaŭzanta protestojn, kiuj skuas la landon nuntempe. Pli ol dudeko da raportistoj de UN komdamnis pere de komuniko la plurajn murdojn de afrik-usonanoj, kiuj elvokas “reĝimon de linĉado”. La raportistoj de UN instigis Vaŝingtonon starigi decidotajn rekomendojn de la raporto de UN rilate al la polico kaj la kriminala justico, kaj memorigis, ke la ĵusaj okazaĵoj enkadriĝas en la kunteksto de Kovimo-19 (Covid-19), kiu senproporcie damaĝis la afrik-usonanojn. (Laŭ raporto de Maritza Gutiérrez González)

Batali kontraŭ naciismo: sabate, la 6an de junio [2020], Ĝenerala Sekretario de UN António Guterres [ɐ̃ˈtɔnju ɡuˈtɛʁɨʃ] asertis, ke el la plej akra krizo ekde la dua mondmilito oni eliros kun pli da unueco kaj vokis batali kontraŭ “naciismo kaj populismo” de tiuj, kiuj volas profiti el la pandemio por pliigi la disiĝon kaj malegalecon. La eksa portugala ĉefministro revuas la respondon tutmondan al la kronviruso, petas plian helpon, konkrete por Latinameriko. Guterres emfazas, ke oni bezonas batali kontraŭ naciismo, populismo, ksenofobio, rasismo kaj kontraŭ ĉio, kio nin dividas. Oni devas kompreni ke kun la defioj de la klimato, pandemioj, la evoluo de la scienco kaj la teknologio, ni bezonas esti pli fortaj kaj ni estos pli fortaj per unueco kaj kun perspektivo de pli grada tutgloba regado, de suvereneco pli dividata, de multflankaj institucioj pli fortaj. (Laŭ raporto de Maritza Gutiérrez González)