Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-06-25
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoKiribato preferas Ĉinion: lunde, la 22an de junio [2020], en la Insularo Kiribato estis reelektita kiel prezidanto Taneti Maamau, konata kiel forta subtenanto de proksimaj ligoj kun Ĉinio. Kiribato estas lando en la Pacifiko kun malgranda loĝantaro de 110 mil homoj, sed ĝia teritorio etendiĝas je pli ol 2000 km, kaj ĝia ekskluziva ekonomia zono estas pli granda ol la tera surfaco de Barato. La situo kaj grandeco de Kiribato faras ĝin unu el ŝlosilaj landoj de la regiono. La prezidanta baloto en tiu lando estis konsiderata de pluraj observantoj kiel referendumo pri la rilatoj kun Ĉinio. Prezidanto Taneti Maamau estas konata kiel subtenanto de proksimaj rilatoj kun Pekino, inkluzive rilate kunlaboron surbaze de ĉina investado en grandajn infrastrukturajn projektojn. (Laŭ raporto de Vikinovaĵoj)

Manifestacio en Ateno, Grekio: sabate, la 20an de junio [2020], okaze de la Monda Tago de la Rifuĝintoj, pluraj centoj da personoj kolektiĝis centre de la urbo Ateno, subtene al la rifuĝintoj kaj azilpetantoj. La manifestaciantoj petis interalie de la grekaj aŭtoritatoj, ke ili faciligu la integriĝon de la rifuĝintoj, kiuj ofte frontas vere administracian turmenton. La konservativa registaro, kiu regas en Grekio de antaŭ jaro, iom post iom drastigas efektive la leĝaron kontraŭ la rifuĝintoj. De la marto, leĝo fakte trudas tiujn, kiuj akiris azilon, trovi loĝejon memstare en daŭro de monato, anstataŭ ses monatoj, kiel estis antaŭe. (Laŭ raporto de Neniam Milito Inter Ni)

Israelo volas aneksi palestinajn teritoriojn: merkrede, la 10an de junio [2020], la estro de la germana diplomataro Heiko Maas, post renkontiĝo kun la israela ministro por la eksterlandaj aferoj, esprimis "seriozan maltrankvilon" de la berlinaj aŭtoritatoj lige kun la planita anekso de Israelo de palestinaj teritorioj ĉe la Okcidenta Bordo kaj avertis la israelajn aŭtoritatojn kontraŭ ĉi tiun paŝon. Sinjoro Maas substrekis, ke la anekso deklarita de Benjamin Netanjahu [ הוָּיְתנְַנ מיןִָיְבּנ [ִde preskaŭ unu triono de la palestinaj teritorioj signifus perforton de la normoj de internacia juro. Maas ne precizigis, kiel Germanio reagus kaze de anekso. (Laŭ raporto de Pola Retradio)