Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-06-29
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoAkuzoj kontraŭ Julian Assange: ĵaŭde, la 25an de junio [2020], la usona departemento de justico anoncis, ke la federacia grandĵurio akuzis ĉi-merkrede Julian Assange pri “unu el la pli grandaj malkaŝoj de sekretaj informoj en la historio” de tiu lando. Se li estos deklarita kulpulo, Julian Assange alfrontos karcerpunon de pli ol 10 jaroj por ĉiu akuzo kontraŭ li, escepte por konspirado pri informadikaj entrudiĝoj, kiu reprezentas maksimumon de kvin jaroj de mallibereco. (Laŭ raporto de Maritza Gutiérrez González)

Aviadilaj pilotoj sen licencoj: merkrede, la 24an de junio [2020], pakistana ministro pri aviado deklaris, ke pli ol 30% de la pilotoj en Pakistano havas falsajn licencojn. Li aldonis, ke 262 el 860 aktivaj pilotoj de komercaj flugoj "fakte ne ekzameniĝis" kaj "ne havas flugosperton", kion montras datumoj de testejoj. Ili simple pagis al aliuloj, kiuj trapasis la ekzamenojn anstataŭ ili. Ĉiuj ĉi pilotoj estis forigitaj de laboro. Tiu informo iĝis speciale ŝoka post kraŝo de aviadilo, okazinta en Karaĉio en majo. Tiam pereis 97 el 99 homoj. La enketado jam trovis, ke al la katastrofo grave kontribuis neprofesia konduto de la pilotoj, kiuj dum unu el la plej komplikaj partoj de la flugo babilis pri la kronvirusa pandemio kaj plurfoje ignoris alarmajn avertojn de aviadotrafikaj kontrolistoj. (Laŭ raporto de Vikinovaĵoj)

Aneksado en Cisjordanio: lunde, 22an de junio [2020] vespere, la Palestina [Nacia] Aŭtoritato [aŭ “Aŭtonomio”] organizis grandan kolektiĝon por protesti kontraŭ la israelaj projektoj pri aneksado de parto de Cisjordanio. Ankaŭ multaj eksterlandaj diplomatoj venis subteni milojn da ĉeestantaj Palestinanoj kaj konfirmis sian opozicion al la israelaj projektoj. Dum pli ol horo, sinsekvo da ambasadoroj venis sur la podion. Esprimis siajn pensojn reprezentantoj de Eŭropa Unio, Rusio, Ĉinio, Japanio kaj Jordanio. (Laŭ raporto de Neniam Milito Inter Ni)